Saltu al enhavo

Paragon Publishing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paragon Publishing
negoco vd
Dum 1991 - nekonata/nuntempe
vdr

Paragon Publishing Ltd (aŭ simple Paragon) estis magazina eldonisto en Britio, kiu fakiĝis pri videoludoj kaj aliaj distraj temoj de 1991 ĝis 2003.

Paragon Publishing Ltd estis fondita en eta oficejo de Trowbridge (Wiltshire fare de eksaj dungitoj de Future Publishing, Richard Monteiro kaj Diane Tavener. Kun malgranda teamo, ili komencis labori pri sia unua publikaĵo, Sega Pro.

Kun la sukceso de Sega Pro, la kompanio komencis disetendiĝi kaj lanĉis plurajn aliajn titolojn, dungante pli da personaro por produkti tiujn novajn eldonaĵojn. Ne pasis longe antaŭ ol la kompanio translokiĝis al nova sidejo en Bournemouth.

La kompanio daŭre publikigis revuojn pri la merkato de videoludoj kaj aliaj temoj dum la sekva jardeko.

En julio 2003, Paragon Publishing kaj ties ĉirkaŭ 30 revuaj titolojn estis venditaj al Highbury House Communications kontraŭ £32 milionoj. Imagine Publishing, kiu estis formita de eksaj Paragon-dungitoj Damian Butt, Steve Boyd kaj Mark Kendrick, reaĉetis plejparton de tiuj titoloj kiam Highbury mem spertis bankroton frue en 2006.[1][2]

Poste, en 2016, Imagine Publishing mem estis akirita de Future Publishing.

Ĉefaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Paragon publikigis multajn titolojn dum sia jardeka aktiveco, ĉefe pri komputiloj aŭ videoludoj, sed poste transiris al aliaj distraj temoj.

La unua revua publikaĵo de la kompanio kaj granda sukceso. Ĝi kovris la grandan popularecon de la videoludilo Mega Drive de Sega en la fruaj 1990-aj jaroj, sed ankaŭ la Master System kaj Game Gear.

Mega Power

[redakti | redakti fonton]

Sekvante la sukceson de Sega Pro, nova titolo koncentriĝis pri la Mega Drive kaj precipe la Mega-CD, kiu estis lanĉita en 1993. La revuo estis la unua videoludila publikaĵo kiu inkluzivis kovrilan KD-on.

Console XS

[redakti | redakti fonton]

Dumonata revuo pri videoludiloj lanĉita en 1993. Ĝi enhavis trompkodojn, konsiletojn kaj gvidojn por la videoludiloj de la fruaj 1990-aj jaroj. Post kvar eldonoj, la titolo estis dividita en du apartaj publikaĵoj : Sega XS, kiu temis ekskluzive pri la platformoj de Sega, kaj Super XS, kiu kovris Nintendo-ludojn.

Games World: The Magazine

[redakti | redakti fonton]

Games World estis televida spektaklo pri videoludoj elsendita per satelito en la fruaj 1990-aj jaroj. La produktantoj de la spektaklo, Hewland International, donis la rajtojn produkti Games World: The Magazine al Paragon. La enhavo de la multforma revuo ĉefe fokusis pri la videoludiloj de Sega kaj Nintendo.

Nintendo Pro

[redakti | redakti fonton]

Samkiel Sega Pro, Nintendo Pro temis pri la videoludiloj de Nintendo. Ĝi origine estis konata kiel N64 Pro kaj estis unu el la titoloj kiujn Paragon Publishing akiris per la aĉeto de la Macclesfield-titoloj de IDG Media.

Lanĉita en 1995 fare de Paragon kun Dave Perry kiel ĉefredaktoro. Unu el la unuaj revuoj pri PlayStation, kovrante la videoludan universon de Sony, poste inkluzive de PlayStation 2, PlayStation Portable kaj PlayStation 3. Ĝi estas la plej longe funkcianta PlayStation-revuo en Britio, kun fina eldono publikigita en 2016 ene de Future Publishing.

PowerStation

[redakti | redakti fonton]

Origine revuo pri PlayStation kaj poste pri Xbox 360, lanĉita samtempe kun sia fratina titolo Play fare de Dave Perry. Samiel Console XS, la enhavo inkludis trompkodojn, konsiletojn kaj gvidojn. Kune kun sia fratina titolo, PowerStation estis reaĉetita de Imagine Publishing en 2006.

Mallongdaŭra revuo pri Sega Saturn, kiu havis ses eldonojn ekde Kristnasko 1995 ĝis februaro 1997.[3]

Mallongdaŭra multforma revuo en la stilo de ACE kaj EDGE.

64 Magazine

[redakti | redakti fonton]

Lanĉita en 1997, 64 Magazine temis pri la videoludilo N64 de Nintendo.

Dreamcast Magazine

[redakti | redakti fonton]

Pri la videoludilo Dreamcast de Sega, Dreamcast Magazine estis lanĉita en 1999.

DVD Review

[redakti | redakti fonton]

Lanĉita en 1999 kaj poste aĉetita de Future Publishing.

Lanĉita en 2001 por kovri la videoludilon GameCube de Nintendo.

Windows Made Easy

[redakti | redakti fonton]

Gvidilo por komencantoj pri Vindozo, inkluzive de progresaj gvidiloj kaj lerniloj pri la platformo.

Web Pages Made Easy

[redakti | redakti fonton]

Gvidilo por komencantoj pri krei retpaĝojn, inkluzive de progresaj gvidiloj kaj lerniloj.

Digital Photography Made Easy

[redakti | redakti fonton]

Gvidilo por komencantoj pri cifereca fotografio, lanĉita en 2000,[4] kovrante fotilajn kapablojn kaj fotoredaktadon.

PC Essentials

[redakti | redakti fonton]

Trimonata revuo, lanĉita en 2000,[5] specife dediĉita al programoj elŝuteblaj el la interreto.

Lanĉita en novembro 1992,[6] PC Home provizis artikolojn kaj lernilojn por kreemuloj kaj ludantoj uzantaj komputilojn.

PC Basics

[redakti | redakti fonton]

Revuo dediĉita al komputilado, programaro kaj aparataro, inkluzive de paŝo-post-paŝaj gvidiloj, recenzoj kaj trajtoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. End of the road for Highbury House as it puts titles on sale (angle) (2006-01-06). Alirita 2021-04-06 .
  2. Future Publishing buys Highbury House Communications (angle) (2005-02-17). Alirita 2021-04-06 .
  3. "Saturn+". Saturn+. No. 6. Paragon Publishing. February 1997.
  4. Paragon expands PC portfolio with specialist software titles (angle). Alirita 2022-05-18 .
  5. Paragon expands PC portfolio with specialist software titles (angle). Alirita 2022-05-18 .
  6. PC Home magazine (en-US). Alirita 2022-05-18 .