Imre Molnár (muzikologo)
Imre Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Molnár Imre György |
Aliaj nomoj | m. i. |
Naskiĝo | la 28-an de oktobro 1888 en Péterréve (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 25-an de novembro 1977 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/3/IV parcella, 1. sor, 12. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1906–1912) |
Familio | |
Edz(in)o | Sári Hir (en) (1924–) |
Okupo | |
Okupo | concert singer (en) fonologiisto komponisto muzikinstruisto tradukisto universitata instruisto muzikkritikisto voĉa instruisto verkisto |
Imre Molnár, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Molnár Imre György estis hungara muzikologo, altlerneja instruisto.
Imre Molnár[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1888 en Péterréve (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Baĉko Petrovo Selo en Serbio), li mortis la 25-an de novembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Molnár lernis kantadon de Ödön Farkas, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1912, dum li lernis en privata muziklernejo de Imre Bellovics. Post la doktoriĝo li estis proksima kolego de Ervin Szabó. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis lernejestro, post la fiasko de la respubliko li estis trudemerito. Tamen li kontribuis muzikajn kritikojn, inter 1922–1933 li instruis en nacia konservatorio, poste ĝis la emeritiĝo en 1959 en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li ankaŭ kantis precipe popolkantojn, tradukis muziktekstojn el 15 lingvoj, liaj muziksciencaj esploroj estis signifaj. Li ricevis 3 premiojn inter 1968-1977. Li edziĝis en 1924, lia edzino naskis filinon.
Liaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Játékország (kun László Lajtha, 1929)
- A magyar muzsika könyve (1936)
- Eufonetika a szép beszéd és éneklés tana (1942)
- A magyar hanglejtés rendszere. A magyar énekbeszéd recitativóban és afiosóban (1956)
- A hangszín problematikája és a magánhangzók skálarendje (1961)
- Báthy Anna (kunaŭtoro, 1969)