Endre Várhelyi
Endre Várhelyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1924 en Hódmezővásárhely |
Morto | 27-an de julio 1979 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-56 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Bethlen Gabor Reformatus Gimnazium (en) ![]() Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Familio | |
Infano | Éva Várhelyi ![]() |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro operkantisto ![]() |
Endre Várhelyi [vArheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várhelyi Endre estis hungara operkantisto (basbaritono), reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs], lia filino estis Éva Várhelyi.

Endre Várhelyi[1][2] naskiĝis la 25-an de junio 1924 en Hódmezővásárhely, li mortis la 27-an de julio 1979 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Várhelyi maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Molnár (muzikologo), Oszkár Maleczky, Jenő Ádám kaj Dénes Bartha. En 1944 li estis milita aktoro, poste li rifuĝis. En la sekva jaro li fondis teatron en Hódmezővásárhely. Inter 1947–1957 kaj 1963-1977 li estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li retiriĝis pro malsano. Li ricevis premion en 1978. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: Fidelio — dua arestito
- Georges Bizet: Carmen (opero) — reĝo Salamon
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore — Dulcamara
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Biberach
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – Bartolo
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Leporello
- La geedziĝo de Figaro — Basilio
- Die Entführung aus dem Serail — Osmin
- Emil Petrovics: Bűn és bűnhődés — Doktor
- Giacomo Puccini: La fanciulla del West — Ashby
- Gioachino Rossini: La Cenerentola — Don Magnifico
- Sándor Szokolay:
- Vérnász — patro de la fianĉino
- Hamleto (opero) — Polonius
- Sámson — Efton
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore — Ferrando
- La Forto de la Destino grafo Calatrava
- Aida — reĝo
- Falstaff — Pistol
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) — Reinmar
- Die Meistersinger von Nürnberg — Schwartz; Beckmesser
- Das Rheingold — Fasolt
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fedezzük fel Pestet! (1962)
- Irány Mexikó! (1968)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]