Industrias y andanzas de Alfanhuí
Industrias y andanzas de Alfanhuí | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rafael Sánchez Ferlosio |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Loko de rakonto | Kastilio |
Industrias y andanzas de Alfanhuí (Faroj kaj aventuroj de Alfanhuí) estas romano kun elementoj de la pikareska romano de la hispana verkisto Rafael Sánchez Ferlosio,[1] publikigita en 1951, kvar jarojn antaŭ El Jarama, lia plej fama verko.[2][3][4]
Alfanhuí estas esence la rakonto de la mita transiga rito de inico de la infano al plenkreskulo,[5] rakonto kiu okazigis surprizon en la panoramo de la hispana rakontaro postmilita,[6] ĉefe pro la klopodoj rekuperi elementojn de la pikareska romano. Krome Alfanhuí restis kiel la unua hispana rakonto ene de la magia realismo.[7]
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[8]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Alfanhuí, estas scivolema, kuraĝa kaj iom pikareca knabo, kiu iam eliras el sia hejmo en Alcalá de Henares, vagadece kun malproksima celi en la hejmo de sia avino. Li vojaĝas el Gvadalaĥaro, tra la Sierra de Gredos ĝis Moraleja en Ekstremaduro, kaj poste ĝis Palencio. Dume Alfanhuí ekkonas la ceteron de la roluloj de tiu speco de ŝosefilmo superrealista aŭ homereca odiseado: nome la majstro besto-remburisto, la koko de la ventoflago, la giganto de la ruĝa arbaro, la babilema doña Tere kaj la pupo don Zana; krom sia avino kaj aliaj roluloj de mondo samtempe fantasta kaj ĉiutaga.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Martínez Jiménez, José Antonio; Muñoz Marquina, Francisco; Sarrión Mora, Miguel Ángel (2011). «La narración (III). Personajes, tiempo y espacio». Lengua Castellana y Literatura (Akal). Madrid: Akal Sociedad Anónima. p. 165. ISBN 9788446033677.
- ↑ Rodgers, 1999, p. 467.
- ↑ Ortega, 1967, pp. 626-631.
- ↑ «Rafael Sánchez Ferlosio, Premio Nacional de las Letras». El Mundo. 25a de novembro 2009. Konsultita la 21an de januaro 2014.
- ↑ Karen E. Breiner-Sanders: «Industrias y andanzas de Alfanhuí: Incorporación mítica del rito de iniciación». Biblioteca del Centro Virtual Cervantes. Konsultita en aŭgusto 2014
- ↑ «La novela española tras la Guerra Civil». pdf Apuntes Departamento Castellano. Konsultita la 9an de aŭgusto 2015.
- ↑ María A. Salgado: «Fantasía y realidad en Alfanhuí», Papeles de Son Armadans 3 (1985), pp. 140-52.
- ↑ Lista completa de las 100 mejores novelas
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gracia, Jordi (2003). «Rafael Sánchez Ferlosio». Revista de la Fundación Juan March (Fundación Juan March) (329): 3-12. ISSN 1697-9753. Arkivita el originalo la 24an de junio 2016. Konsultita la 27an de marto 2015.
- Ortega, José (decembro 1967). «Recursos artísticos de Sánchez Ferlosio en «Alfanhuí»». Cuadernos Hispanoamericanos (Agencia Española de Cooperación Internacional) (216): 626-631. ISSN 0011-250X.
- Rodgers, Eamonn J. (1999). Encyclopedia of Contemporary Spanish Culture. Taylor & Francis. p. 467. ISBN 9780415131872.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Industrias y andanzas de Alfanhuí en la hispana Vikipedio.