Saltu al enhavo

Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj
emblemo
organizaĵo
ĵurnalista asocio
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 3-a de junio 1946 vd
Antaŭe Internacia Federacio de Ĵurnalistoj vd
Sidejo Lisbono
Lingvoj

angla lingvo
araba lingvo
hispana lingvo
germana lingvo
rusa lingvo
franca lingvovd

vdr

La Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj (IOJ, france Organisation internationale des journalistes) estis organizaĵo de internaciaj gazetaraj laboristoj bazita en Prago, Ĉeĥoslovakio, dum la Malvarma Milito. Ĝi estis unu el dekduoj de frontaj organizaĵoj lanĉita de Sovetio en la malfruaj 1940aj kaj frue 1950aj jaroj [1][2]. Ĝi estis kontrolita en Prago de la Centra Komitato de la Ĉeĥoslovaka Komunista Partio, kun la helpo de KGBaj agentoj.[3] Ĝi estis priskribita de la Usona Centra Spionara Agentejo kiel " instrumento de sovetia propagando" [4].

Por pli efike plenumi siajn deklaritajn taskojn, la Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj en 1953 fondis la Internacian Solidarecan Fondaĵon de Ĵurnalistoj, dank'al kiu, ekde 1958, ĝi premiis la plej eminentajn ĵurnalistojn. La IOG ankaŭ havis sian propran premion - la Medalo de Honoro laŭnome de Julius Fucik.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jeffrey T. Richelson. (1997) A century of spies: intelligence in the twentieth century.
  2. Ralph And Brown Fred R. Sanders. (2008) National Security Management: Global Psychological Conflict.
  3. Political posters in Central and Eastern Europe, 1945-95: signs of the times. James Aulich, Marta Sylvestrová. p. 66
  4. Hettena, Seth (2020-03-09). "Is Zero Hedge a Russian Trojan Horse?". The New Republic. ISSN 0028-6583. Retrieved 2020-03-09. Ivandjiiski also proudly informed me of his membership, since 1974, in the International Organization of Journalists, a front organization that a declassified CIA study described as 'an instrumentality of Soviet propaganda.'