Saltu al enhavo

Julius Fučík (ĵurnalisto)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Fučík
Persona informo
Julius Fučík
Naskonomo Julius Jaroslav Fučík
Naskiĝo 23-an de februaro 1903 (1903-02-23)
en Smíchov
Morto 8-an de septembro 1943 (1943-09-08) (40-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pendumo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Julius Fučík (ĵurnalisto)
Familio
Patro Karel Fučík (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Gusta Fučíková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Julius Fučík (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo J. F. Pavlov vd
Okupo tradukisto
kritikisto
redaktoro
eldonisto
ĵurnalisto
verkisto
kontraŭfaŝisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Notes from the Gallows vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julius FUČÍK (naskiĝis la 23-an de februaro, 1903, mortis la 8-an de septembro, 1943) estis ĉeĥa komunista ĵurnalisto ekzekutita de nazioj en Berlino-Plötzensee. En karcero li verkis danke al helpo de ĉeĥa gardisto Kolínský verkon Raporto skribita en pendumila maŝo (esperantigita de Rudolf Hromada), kiu post la milito estis tradukita en pli ol 80 lingvojn (en la japanan tradukis ĝin fama japana esperantisto kaj bohemisto Kurisu Kei). Ĉar la verko estis misuzata por propagandaj celoj de la totalisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio, ĉiu nova eldono aperis kun kelkaj ŝanĝetoj, kio vekis suspekton, ke la libron aŭtoris iu alia kaj ke ĉio estas granda mensogo. Nur en 1992 ekspertoj povis traesplori la manuskriptajn papervolvaĵojn, elportitajn sekrete el la karcero, kaj konstatis, ke ili estas aŭtentaj, sed la publikigata versio estis iom "korektita" (ekzemple oni sekretigis konfeson de Fučík, ke li ne eltenis torturadon kaj parolis). Do la Esperanta eldono el 1979 suferas pro la mankoj, tamen la traduko estas leginda jam pro tio, ke ĝi estas laboro de Rudolf Hromada, unu el plej bonaj stilistoj de la Esperanta literaturo.

Fučík estis ankaŭ literatura kritikisto. El liaj kritikoj pleje gravas la eseoj pri la verkistoj Karel Sabina kaj Božena Němcová kaj pri la Nacia Teatro en Prago.

Li estis la nepo de la samnoma ĉeĥa komponisto.

Citaĵo
 La nomo de Julius Fucik famigis tra la tuta mondo. Eĉ ekstere de CSSR oni nomis laŭ li stratojn kaj placojn (ekz. en Dresden). Promenante tra la parko de sia kvartalo la recenzinto — berlinano — preteriras lian monumenton kaj legas sur ĝi ĉeĥe, ruse kaj germane liajn emociajn vortojn „Homoj, mi vin amis, gardviglu!“. En kio do estas la grando de tiu viro? Kiaj estas la kaŭzoj de lia famo? Kiu ne scias tion, tiu nepre legu lian faman „Riporton ... kiu nun fine aperis ankaŭ en Esperanto. En ĝi

la leganto trovas — krom redaktaj informoj pri la persono, vivo kaj agado de Fuĉik — viglan, temperamentan kaj tamen precizan raporton pii liaj travivaĵoj en la GESTAPO-malliberejo, den Pankräc (Prago) printempe 1943, pri la cirkonstancoj de la arestado de li kaj de multaj el liaj kunbatalintoj kaj pri la konduto kaj sinteno de kunkaptitoj, gardistoj kaj naziaj funkciuloj. Sed krome kaj ĉefe, la leganto trovas homon de eksterordinara anima grando, homon, kiu malgraŭ la minacanta morto, malgraŭ torturoj kaj ĉiuspecaj malhelpaĵoj konservas sian homecon, konservas sian varman inklinon al la homoj kaj al la vivo, trovas eĉ la korpan kaj animan forton observi sian ĉirkaŭaĵon, memori pri homoj kaj okazintaĵoj ekster kaj en la malliberejo, trapensi koneksojn kaj homajn karakterojn kaj - helpe de riskopreta ĉeĥa gardisto - surpaperigi ĉion ĉi. La konatiĝo kun tia eksterordinara homo jam neprigas kaj pravigas la legadon de tiu „Riporto“, ne parolante pri la faktoj donitaj en ĝi kaj per si mem historie kaj politike interesaj.

La impresita recenzinto deziras al la Esperanto-eldono de tiu elstara dokumenta verko varman akcepton flanke de la internacia esperantistaro, des pli, ĉar la tradukinto kaj reviziintoj prezentas ĝin en flua, facile legebla lingvaĵo. Havebla ĉe CLE, 7,80 M. 
— D-ro Karl Schulze. Der Esperantist - Numero 102, Aprilo (1980)


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.