Isegrim
Isegrim | |
---|---|
elpensita besto | |
Informoj | |
Isegrim estas lupo, kiu rolas en la fabelaro pri Renardo la vulpo, kie li reprezentas la feŭdan senjoron. Liaj karakteroj estas forto, malprudento, avido, teruro, malico, sed ankaŭ mallerto, pro kio li ĉiam estas trompata de la ruza vulpo Reineke.
Isegrim estas lia moderna germana nomo, devenanta de la mezaltgermana Īsangrīm, eble de la malnovaltgermanaj vortoj īsan "fero" kaj grīmo "masko". Laŭ tiu etimologio, ĝi estus kenning aludanta al la griza vizaĝo de la lupo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Same kiel por Renardo, la origino de Isegrim verŝajne estis en rakontoj de okcidenta Azio. Kvankam tie li ŝajne ankoraŭ havis ambivalencajn trajtojn similajn al trompulo, en kristanismo (precipe la Malnova Testamento) la lupo estis rigardata ekskluzive kiel reprezento de la malbono kaj de Satano, kontrastata kun la "bona paŝtisto" aŭ servanto de Dio.
En la Mezepoko, la lupo unue aperis kun formo de la aktuala nomo kiel heroo de la latina besteposo Ysengrimus, verkita dum la 12-a jarcento verŝajne en Flandrujo. Li estas la ĉefa antagonisto de Renardo en la moderna eposo Reineke Fuchs de Johann Wolfgang von Goethe.