Reineke Fuchs (poemo)
Reineke Fuchs | |
---|---|
![]() | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Johann Wolfgang von Goethe |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1794 |
Loko | Berlino |
Eldoninto | Johann Friedrich Unger |
Trajtoj | |
Paĝoj | 491 |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/DBPB_1949_62_Johann_Wolfgang_von_Goethe.jpg/220px-DBPB_1949_62_Johann_Wolfgang_von_Goethe.jpg)
Reineke Fuchs (originala skribo Reinecke Fuchs; germane signifas "Reineke Vulpo") estas eposo en dek du kantoj de Johann Wolfgang von Goethe, verkita en 1793 kaj eldonita en 1794.[1] La enhavo devenas de mezepokaj fabeloj pri Reineke Fuchs; Goethe ĉerpis plejparte el la prozigo farita en 1752 de Johann Christoph Gottsched de la malalt-germana eposa versio presita en 1498, Reynke de vos.[2]
Goethe elektis kiel metron la germanan version de la klasika heksametro, en konkuro kun Johann Heinrich Voß, kiu multe sukcesis en ĝi. Ĉiuj protagonistoj de la verko estas nehomaj bestoj, kiuj rolas kvazaŭ homoj kaj konsistigas la kortegon de reĝo. Li donis al la verko forte mokajn, foje malicajn trajtojn, kaj ĝi estas legebla kiel kritiko de la kortega vivo, kiun Goethe bone konis.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Unua kanto
[redakti | redakti fonton]La aliaj nobelaj bestoj de la kortego akuzas Reineken pri fifaroj. Nobel, la reĝo, nomumas Braun, la urson, por venigi lin.
Dua kanto
[redakti | redakti fonton]Reineke trompe logas Braun en kaptilon, kie homoj batas lin. Nobel nomumas Hinze-n, la katon, kiel duan mesaĝiston.
Tria kanto
[redakti | redakti fonton]Reineke trompas ankaŭ Hinzen. Homoj batas lin kaj forigas unu okulon al li. Nobel sendas Grimbart, melon kiu estas nevo de Reineke kaj simpatias al li, kaj sukcesas venigi lin al la kortego.
Kvara kanto
[redakti | redakti fonton]Reineke estas rapide kondamnita al morto, sed sukcesas savi sin mensogante, ke li scias pri kaŝita trezoro kaj pri komploto kontraŭ la reĝo.
Kvina kanto
[redakti | redakti fonton]Reineke rakontas sian tutan mensogan rakonton al la reĝo kaj la reĝino, indikante la lokon, kie la reĝo trovos la trezoron, kaj akuzante siajn akuzintojn kiel komplotantojn kontraŭ la reĝo.
Sesa kanto
[redakti | redakti fonton]La reĝo forsendas Reineken libera kun Lampe, la leporo, kaj Bellyn, la ŝafo. Reineke mortigas kaj manĝas Lampen, kaŝas lian kapon en sako, kaj resendas ĝin al la reĝo kun la nenionsuspekta Bellyn. La reĝo komprenas, ke li estas trompita de Reineke.
Sepa kanto
[redakti | redakti fonton]Novaj akuzoj kontraŭ Reineke atingas la kortegon. Grimbart denove venigas lin al la kortego por respondi.
Oka kanto
[redakti | redakti fonton]Sur la vojo Reineke alparolas Grimbart, komence per konfeso de siaj propraj pekoj, sed baldaŭ transiras en akran, ŝajnige ŝokitan plendon kontraŭ la pekoj de korteganoj kaj pastroj.
Naŭa kanto
[redakti | redakti fonton]Reineke elpensas manieron reĵeti ĉiujn akuzojn kontraŭ siaj akuzintoj. La reĝo ne intencas aŭskulti lin, sed Reineke denove aŭskultigas lin per mencio de trezoro.
Deka kanto
[redakti | redakti fonton]Reineke denove konvinkas la reĝon kaj reĝinon per abunde detala mensogo pri la trezoro, kiun laŭ la rakonto li sendis al la reĝo kun Lampe kaj Bellyn, sed sendube Bellyn murdis Lampen kaj forŝtelis ĝin.
Dek-unua kanto
[redakti | redakti fonton]La lupo Isegrim, kiu estas la plej firma malamiko de Reineke, rakontas ankoraŭ pli da akuzaj rakontoj pri li. La reĝo konsentas, ke Isegrim kaj Reineke finu la disputon per duelo.
Dek-dua kanto
[redakti | redakti fonton]Per siaj trompoj kaj tiuj de sia amiko, la simiino Rückenau, Reineke venkas en la duelo. Oni forportas Isegrim grave vundita kaj perdinta okulon. La reĝo nomumas Reineken kanceliero de la regno, kaj ĉiuj bestoj flatas kaj amikas al li.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reinecke Fuchs. In zwölf Gesängen. Berlin, 1794 (= Goethe's Neue Schriften, Bd. 2). (Ŝablono:DTAW)
- ↑ Hans-Wolf Jäger. (2016) “Nachwort”, {{{Titolo}}}, p. 179–181. ISBN 978-3-15-000061-8.