István Fonyó
Aspekto
István Fonyó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1939 en Dunakeszi |
Morto | 8-an de aprilo 2003 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1961) |
Familio | |
Frat(in)o | József Fonyó |
Edz(in)o | Bori Kállai (en) |
Infano | Barbara Fonyó (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Fonyó [iŝtvAn fonjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonyó István estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia frato estis József Fonyó.
István Fonyó [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1939 en Dunakeszi, li mortis la 8-an de aprilo 2003 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Fonyó akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961. Liaj ĉefaj instruistoj estis Zsuzsa Simon kaj József Gáti. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Gárdonyi Géza. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1962-1965, 1976-1981)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1965-1966)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1966-1975)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1975-1976)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1982-2000)
- Teatro Magyar (2000-2003).
Li ofte havis rolojn en filmoj. Li ricevis premion en 1981. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edmond
- Romeo kaj Julieta - Capulet; monaĥo Johano
- La komedio de eraroj - doktoro
- József Katona: Bánk bán - banuso Petur
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Szellemfi
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Szevasz, Vera! (1967)
- Ki beszél itt szerelemről? (1979)
- Valahol Magyarországon (1987)
- Derengő (1998)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A vak (1959)
- Meztelenül (1977)
- Szálka, hal nélkül (serio, 1984)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Maurice Biraud kaj aliaj