József Fonyó
Aspekto
József Fonyó [jOĵef fonjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonyó József estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia frato estis István Fonyó.
József Fonyó [1] naskiĝis la 11-an de majo 1934 en Dunakeszi, li mortis la 19-an de julio 2004 en Budapeŝto (laŭ [2] la 8-an de aprilo 2003).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Fonyó akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1958. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét. Li estis membro de Vígszínház ekde 1962 ĝis sia morto. Li konstante havis rolojn ankaŭ en filmoj. Li ricevis premiojn en 1961 kaj 1998.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Mercutio; Benvolio
- Somermeznokta sonĝo - Ösztövér
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Nemes Keszeg András; Fábián
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - grafo Bóni; Tonelli
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Ligniére; Le Bret
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Csempészek (1958)
- La kaporalo kaj la aliaj (1965)
- Jelbeszéd (1974)
- Hány az óra, Vekker úr? (1985)
- Ni neniam mortos! (1993)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Vízivárosi nyár (1964)
- Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (1972)
- Isten teremtményei (1986)
- Ábel Amerikában (1998)
- Na végre, itt a nyár! (2002)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Jim Dale kaj aliaj [3]