István Hagelmayer
István Hagelmayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1933 en Dorog |
Morto | 26-an de oktobro 1997 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infanoj | Veronika Hágelmayer, Katalin Hágai ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto ![]() |
István Hagelmayer [iŝtvAn hagelmajer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hagelmayer István estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Liaj filinoj estis Katalin Hágai kaj Veronika Hágelmayer.
István Hagelmayer[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1933 en Dorog, li mortis la 26-an de oktobro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Hagelmayer maturiĝis en gimnazio en Esztergom en 1952, poste li akiris ekonomian diplomon en Universitato Károly Marx en 1957. Post la diplomo li praktikadis jaron en la universitato, poste li estis asistanto (1958–1962), lektoro (1962–1968), docento (1968–1975), fine ĝismorte profesoro, dum ekde 1968 li estis ankaŭ katedrestro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1959 kaj kandidatiĝis (CSc) en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis ankaŭ institutestro en 1975 kaj inter 1987–1989, krome depost fino de la socialismo li estris la Ŝtatan Revizian Oficejon (1989–1996). Li edziĝis en 1958, lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis premiojn inter 1978-1995.
Kiel junulo, li estis ankaŭ futbalisto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A forgalmi adó elmélete a kapitalizmusban. (disertaĵo, 1958)
- Lehet-e arany a szocializmus pénze? (1962)
- A pénz a szocializmusban (monografio kaj disertaĵo, 1964)
- Az új gazdasági mechanizmus és a pénzelmélet (1968)
- Pénzügyek elmélete (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1975)
- A szocialista gazdaság pénzügyei (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1982, 1986)
- Az Állami Számvevőszékről (1995)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- premio "Hagelmayer István" estis fondita en 2000
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2023-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM57064;jsessionid=FD7ECB23012562BAAEF7D0E8C6771A31 hungarlingva datenaro de muzeo