István Iglódi
Aspekto
István Iglódi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1944 en Magyarbóly |
Morto | 2-an de decembro 2009 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-3-58 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (–1966) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aktoro televida aktoro |
István Iglódi [iŝtvAn], hungare Iglódi István, Esperante Stefano Iglódi estis hungara aktoro, teatrestro kaj reĝisoro.
István Iglódi naskiĝis la 29-an de aprilo 1944 en Magyarbóly - mortis la 3-an de decembro 2009 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Iglódi frekventis gimnazion en Budapeŝto inter 1958-1962, poste aktoran ĉeflernejon pri reĝisorado. Li komencis sian karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1966–1973. Li apartenis al trupo de Teatro József Attila inter 1982-1990, kie li estis ĉefreĝisoro. Li aktoradis ekzemple en Teatro Thália (Budapeŝto). Ekde 1981 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Ágnes Balázs
- Szabolcs Bede-Fazekas
- Sebastián Cortés (koreografo)
- András Gáspár (aktoro)
- Péter Kálloy Molnár
- Ádám Lux
- Áron Őze
- Miklós Rázga
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 38 kinejaj filmoj inter 1965-2007, inter ili La kaporalo kaj la aliaj, 1965
- 29 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1966-1995, ekzemple Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), 1969; Petőfi Mezőberényben (Petőfi en Mezőberény)
- diversaj teatraĵoj, aparte menciinda Ŝekspiro: Epifanio - Sir Andrew
Liaj reĝisoraĵoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- A gyertyák csonkig égnek, kineja filmo, 2005
- diversaj televiziaj filmoj
- diversaj teatraĵoj, aparte menciindaj Ede Szigligeti: Liliomfi; József Katona: Bánk bán (Bánk (banuso)); Gergely Csiky: A nagymama (La avino); Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)