Péter Kálloy Molnár
Péter Kálloy Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1970 (54-jaraĝa) en Mezőcsát |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ady Endre Gymnasium in Debrecen (en) (–1988) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1993) |
Parencoj | Szilvia Dallos (bopatrino) János Lestár (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto teatra reĝisoro poeto tradukisto |
TTT | |
Retejo | http://www.kalloy.hu/ |
Péter Kálloy Molnár [kAloi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálloy Molnár Péter estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia bopatrino estis Szilvia Dallos.
Péter Kálloy Molnár[1][2] naskiĝis la 6-an de junio 1970 en Mezőcsát.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Kálloy Molnár jam dum la bazlernejo gitaris kaj pianludis. Li maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1993. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Iglódi kaj András Békés, krome private li lernis kantadon de Mária Toldy. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) jam dum la studentaj jaroj. Inter 1993-1997 li estis membro de Gaja Teatro, poste li estis liberprofesiulo. Intertempe li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis aktorajn premiojn inter 1996-2010. Li iam edziĝis, lia edzino naskis filon en 2006.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - titolrolo
- Romeo kaj Julieta - Benvolio
- La komedio de eraroj - Dromio el Sirakuzo
- Carlo Goldoni: A legyező - Moracchio
- Lev Tolstoj: Milito kaj paco - grafo Nikolaj Rostov
- Jaroslav Hašek: Ŝvejk - 3-a pseŭdomalsanulo; Bong; 3-a rifuĝinto; Dub (oficiro); tatara soldato
- Tibor Kocsák: Anna Karenina - kuracisto; advokato
- Gábor Görgey: Komámasszony, hol a stukker? - K. Müller
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Hamleto; Romeo kaj Julieta; Makbeto
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ballagó idő (1976)
- Üvegtigris (2001) - aĉetanto
- Üvegtigris 2. (2006) - stultulo
- Üvegtigris 3. (2010) - Imre Mogyoró
- Jézus - Apám nevében (2017) - Judas
- Szimpla manus (2021) - oficiro
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Rowan Atkinson, Jack Black, Don Cheadle, Bradley Cooper, Robert Downey Jr., Cuba Gooding Jr., John Leguizamo,Mike Myers,Gary Oldman, Ben Stiller, Mark Wahlberg[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Székács a köbön (1978)
- Kisváros (serio, 1996–1999) - Gábor Szabó
- Könyveskép (serio, 2005) - rusa oficiro
- Kossuthkifli (serio, 2015) - Batykó
- A Gyakornok (2021) - Robi
Liaj elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Keselyűdal (1995)
- Kövek a zsebben (2002)
- Ablak az égre (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto