István Kovács (operkantisto)
István Kovács | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1972 (53-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Medical University of Pécs (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
István Kovács [stefano kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács István estas hungara operkantisto, oratorikantisto (baso).
István Kovács[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1972 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Kovács akiris medicinan diplomon en Universitato de Pécs. En 1996 li ekinstruis en la universitato, sed li ankaŭ partoprenis en la medicinaj esploroj. Dum la studentaj jaroj en 1993 li atingis la duan lokon en televizia programo pri talentoj en kantista kategorio. Li prenis operkantistajn lecionojn de Katalin Schultz kaj László Polgár (operkantisto). Ekde 1997 li kantis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, ankaŭ en Teatro Regio (Torino), en:Opéra national du Rhin, Ŝtata Operejo Unter den Linden kaj en festivaloj, koncertoj. Li ricevis premiojn en 2004 kaj 2019.
Lia opera repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo — titolrolo
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor — Raimondo Bidebent
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán (opero) — reĝo Endre
- Hunyadi László — Gara
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — titolrolo
- Die Zauberflöte — Sarastro, Papageno
- La clemenza di Tito — Publio
- La geedziĝo de Figaro — grafo Almaviva
- Giacomo Puccini:
- Gioachino Rossini:
- L'italiana in Algeri — Haly
- Il viaggio a Reims — Lord Sydney
- Giuseppe Verdi:
- Attila (opero) — titolrolo
- Luisa Miller – grafo Walter
- Richard Wagner: Parsifalo (opero) – Titurel
Lia oratoria repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Johann Sebastian Bach:
- Johannes-Passion
- Mattheus-Passion
- Ludwig van Beethoven:
- Christus am Ölberge
- Fantasie c-moll
- IX. Symphonie
- Missa Solemnis
- Johannes Brahms:
- Liebeslieder und Neue Liebeslieder
- Ein Deutsches Requiem
- Händel:
- Aci Galatea e Polifemo
- Messias
- Judas Maccabeus
- Saul
- Theodora
- Belsazar
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto kaj roloj[rompita ligilo]