László Polgár (operkantisto)
Aspekto
László Polgár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1947 en Somogyszentpál |
Morto | 19-an de septembro 2010 (63-jaraĝa) en Zuriko |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara • germana • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1967–1972) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | operkantisto universitata instruisto voĉa instruisto |
László POLGÁR [lAslO], hungare Polgár László estis hungara operkantisto (baso). Lia kuzo estis György Pauk.
László Polgár naskiĝis la 1-an de januaro 1947 en Somogyszentpál - mortis la 19-an de septembro 2010 en Zuriko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Polgár frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto. Li komencis sian kantistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1971. Eksterlande li debutis en 1978 en Hamburgo. Baldaŭe li ofte atingis la unuajn lokojn en diversaj kantokonkursoj. Li ofte gastroladis ekzemple en Ateno, Dresdeno, Londono, Prago, Kopenhago, Tokio. Li ankaŭ instruis kantadon en Zuriko kaj Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1990, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi: Simon Boccanegra – Fiesco
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte — Sarastro; Don Giovanni - Leporello
- Richard Wagner: Parsifal – Gurnemanz; Tristano kaj Izoldo – reĝo Marke
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo – titolrolo