István Somló (1946-2012)
Aspekto
István Somló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1946 en Kaposvár |
Morto | 13-an de novembro 2012 (65-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Ferenc Somló (pli aĝa) ![]() |
Frat(in)oj | Ferenc Somló (pli juna) kaj Gábor Somló ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
István Somló [iŝtvAn ŝomlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somló István estis hungara aktoro. Lia patro estis Ferenc Somló (pli aĝa), liaj frato estis Ferenc Somló (pli juna) kaj Gábor Somló.
István Somló[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1946 en Kaposvár, li mortis la 13-an de novembro 2012 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Somló maturiĝis en gimnazio en Miskolc. Li aliĝis al Nacia Teatro (Miskolc) kiel subaktoro en 1965. Li akiris aktoran statuson en 1971 kaj restis en la teatro ĝismorte. Li ricevis premiojn en 1993 kaj 2007, krome li havis la titolon "eterna membro de la teatro en Miskolc".
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Hamleto - Rosencrantz
- Romeo kaj Julieta - Benvolio
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Fabio
- La Dresado de la Megero - Hortensio
- Molière: La friponaĵoj de Skapeno - titolrolo
- Friedrich Schiller: La Rabistoj - Spielberg
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Le Bret
- Ferenc Molnár: Liliom - polickapitano
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Ferdinando
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj - Dunyhás