J'embrasse pas
J'embrasse pas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | J'embrasse pas |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1991, 23 jul. 1992 |
Ĝenro | drama filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Reĝisoro(j) | André Téchiné |
Produktisto(j) | Jacques-Éric Strauss |
Scenaro | André Téchiné • Michel Grisolia |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Philippe Sarde |
Rolantoj | Manuel Blanc • Philippe Noiret • Emmanuelle Béart • Grégory Herpe • Hélène Vincent • Ivan Desny • Jean-Christophe Bouvet • Michèle Moretti • Nathalie Schmidt • Paulette Bouvet • Philippe Adam • Raphaëline Goupilleau • Roschdy Zem |
Produktinta firmao | BAC Films |
IMDb | |
J'embrasse pas (Mi ne kisas) estas franca drama filmo de 1991, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulis Philippe Noiret, Emmanuelle Béart, Manuel Blanc kaj Hélène Vincent.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Pierre venas el sia regiono en Pireneoj klopode al kinkariero en Parizo. Lia nura kontakto estas vartistino trafita en Lourdes, kiu svage invitis lin veni en Parizo. Ŝi ne povas gastigi lin sed trovas por li postenon de kuirlavisto en hospitalo. Tie li renkontas Saïd kiu konatigas lin kun paro de aĝaj samseksemuloj. Tiel li malkovras iom post iom la etoson de la prostituo, kaj vira kaj virina. Ĉar li ne kapablas sukcesi en kursoj por aktorlernado, li finfine falas en la mondo de vira prostituo, en kiu li foje diras J'embrasse pas (Mi ne kisas).
Gektoraro kaj rolularo
[redakti | redakti fonton]- Manuel Blanc : Pierre Lacaze
- Philippe Noiret : Romain
- Emmanuelle Béart : Ingrid
- Hélène Vincent : Evelyne
- Ivan Desny : Dimitri
- Christophe Bernard : prostituestro
- Roschdy Zem : Saïd
- Raphaëline Goupilleau : Mireille
- Michèle Moretti : teatra instruisto
- Philippe Adam : teatra instruisto
- Jean-Christophe Bouvet : prostitukliento
- Paulette Bouvet : la patrino de Evelyne
- Nathalie Schmidt : Marguerite, helpistino de Romain
- Grégory Herpe : studento
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]La filmo estas inspirita de la vivo de la aktoro kaj reĝisoro Jacques Nolot, kunscenaristo de la filmo. Li estis konatiĝinta kun Roland Barthes, kiu iom inspiris la rolulon de Romain, ludita de Philippe Noiret. La rolulo de Ingrid estis inspirita de tiu de Loulou, filmo de Georg Wilhelm Pabst de 1929.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo J'embrasse pas en la franca Vikipedio.