Saltu al enhavo

János Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Novák
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1952 (1952-08-16) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt (–1973)
Universitato de Dramo kaj Filmo (–2003) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Emil Novák Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
teatrestro
reĝisoro
komponisto
kantotekstisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János NOVÁK [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák János estas hungara reĝisoro, teatrestro, komponisto. Lia frato estis Emil Novák.

János Novák [1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto (laŭ kelkaj fontoj la naskiĝdato estas la 26-a).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Novák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris violonĉelistan diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1973. Jam antaŭ la diplomo li komponadis muzikaĵojn ekzemple por Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Teatro Madách aŭ li estis muzikisto. En la jaroj 1975 kaj 1976 li plulernis en muzika altlernejo en Munkeno. Inter 1977-1992 li estis muzika gvidanto de Teatro Radnóti, poste li estis fondinta teatrestro kaj reĝisoro de Pupteatro Kolibri. En 2003 li akiris plian diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Tiutempe li estis "ĉiufaranto" en porinfanaj spektakloj, li ofte laboris kune kun Tamás Cseh. Li ricevis plurajn premiojn ekde 1995.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj komponaĵoj por filmoj aŭ teatroj

[redakti | redakti fonton]
  • Kokluŝo (filmo) (1986)
  • Lumpáciusz Vagabundusz vagy a három jómadár (pupteatra spektaklo, 1981, 1984)
  • Franciska vasárnapjai (filmo, 1996)
  • A fogság nyomában (filmo, 2006)