János Rózsa
Aspekto
János Rózsa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1937 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1960) |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Halász |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo filmmuntisto filmproduktoro dramaturgo |
János RÓZSA [jAnoŝ rOĵa], hungare Rózsa János, Esperante Johano Rózsa estas hungara reĝisoro.
János Rózsa naskiĝis la 19-an de oktobro 1937 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Rózsa frekventis aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto, kie li lernis reĝisoradon de Félix Máriássy. Komence li reĝisoradis mallongajn filmojn. En du fojoj li instruis en Usono en diversaj universitatoj. Inter 1993-2009 li ne reĝisoradis, sed li plenumis diversajn postenojn en societoj, ankaŭ eksterlande. Li ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 3 mallongaj filmoj inter 1961-2004
- 17 kinejaj filmoj inter 1966-2009, ekzemple Álmodó ifjúság (Sonĝanta junularo), 1974; Jó éjt királyfi (Bonan nokton reĝido), 1993
- unusola televizia filmo en 1975