Judit Halász
Aspekto
Judit Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1942 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1960–1964) |
Familio | |
Edz(in)o | János Rózsa |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto voĉaktoro |
TTT | |
Retejo | http://halaszjudit.hu/ |
Judit HALÁSZ [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Judit estas hungara aktorino, voĉoaktoro kaj kantisto. Judit Halász naskiĝis la 7-an de oktobro 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Judit Halász frekventis Altlernejon pri Teatro kaj Filmo inter 1960-1964 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Post unu jaro ŝi revenis al Budapeŝto. Ŝi estas ankaŭ ŝatata kantistino de ŝlagroj kaj porinfanaj kantoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2001, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 31 kinejaj filmoj inter 1962-2008, ekzemple Esős vasárnap (Pluva dimanĉo), 1962
- 28 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1964-1995, ekzemple Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo, 1972
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet; István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - Egérke; Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - Katalin
- ŝi eldonis 23 ŝlagrajn, kantajn kaj fabelajn diskojn inter 1973-2011