József Csapó (kuracisto)
Aspekto
József Csapó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1734 en Győr |
Morto | 21-an de majo 1799 (64-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto botanikisto |
József Csapó [jOĵef ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó József estis hungara kuracisto, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis tagyosi [tadjoŝi].
József Csapó [1] naskiĝis la 18-an de julio 1734 en Győr. Li mortis la 21-an de majo 1799 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Csapó komence lernis en sia naskiĝurbo, poste en Germanio kaj Svislando. Li akiris diplomon en Zuriko en 1759. Inter 1767 kaj 1799 li estis ĉefkuracisto de Debrecen. Li verkis la unuan hungaran faklibron pri kuracado de infanoj. Li okupiĝis ankaŭ pri botaniko, ĉefe pri spicherboj, kiuj helpis la kuracadon.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kis gyermekek ispitálja (Kuracado de malgrandaj geinfanoj), (1771)
- Új füves és virágos magyar kert (Nova herba kaj flora hungara ĝardeno), (1775, 1792, 1988)
- Orvosi könyvetske... betegeskedő szegény sorsú ember számára Medicina libreto... por malsanaj malriĉuloj), (1791)