József Gelei (instruisto)
Aspekto
József Gelei (instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1754 en Alacska |
Morto | 1-an de marto 1838 (83-jaraĝa) en Miskolc |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto Literatura tradukisto instruisto ![]() |
József Gelei [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gelei József estis hungara instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (1832).
József Gelei[1][2] naskiĝis la 6-an de decembro 1754 en Alacska, li mortis la 1-an de marto 1838 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Gelei lernis en Miskolc kaj kalvinana kolegio en Sárospatak. Post siaj studoj li estis redaktoro (1786–1790) en Vieno ĉe hungarlingva gazeto, poste li instruis en gimnazioj de Jászberény (1790–1795), Kiskunhalas, fine ĝis sia pensiuliĝo en 1807 en Sárospatak. Li vivis plu en Miskolc, kie li tradukis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Ifjabbik Robinzon. (la unua hungara tradukaĵo de Daniel Defoe: Robinsono Kruso tradukita el la germanlingva traduko, 1787)
- Hallónak boldog estvéje (tradukita germana novelo, 1788)
- Természeti História. (3-a volumo, lernolibro, 1811)
- Moses Mendelssohn: Phaedon (tradukaĵo, manuskripto, 1767)
- XVI. Lajos és hitvese élete (manuskripto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM94807;jsessionid=5E0BA053182D0EA3F85B859177FA75B5 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=652893&date=2025-03-04 nemzeti névtér