József Lamping
József Lamping | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1881 en Gödre (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 7-an de decembro 1939 en Kaposvár |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
József Lamping [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lamping József estis hungara arkitekto.
József Lamping[1] naskiĝis en 1881 en Gödre, li mortis la 7-an de decembro 1939 en Kaposvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Lamping maturiĝis en gimnazio en Pécs, poste li studis inter 1895-1899 en arkitektura lernejo, fine jaron en teknika altlernejo en Vieno. Dum studado li laboris ankaŭ 8 monatojn en arkitektura firmao en Vieno. Hejmenveninta li laboris ĉe sia patro. Li akiris neuniversitatan arkitekturan diplometon en 1905 kaj en 1912 kun sia patro li malfermis arkitekturan firmaon. Samtempe inter 1906 kaj 1915 li projektis en Budapeŝto kun alia arkitekto. En tiu periodo li ofte studvojaĝis al Vieno kaj Munkeno. Ekde 1915 li batalis en la 1-a mondmilito. Li hejmenvenis malsana, en la sekvaj jardekoj pro la krizoj li havis malmulte da laboroj. Li ricevis medalon en 1930.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- propra vilao (Kaposvár)
- kultura palaco (Kaposvár)
- bankoj (Kaposvár)
- kalvinana komuna domo (Kaposvár)
- elektra domo (Kaposvár)
- hospitalaj pavilonoj (Kaposvár)
- episkopejo (Kaposvár)
- monumento sur Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár)
- lernejoj (Baranyajenő, Döbrököz, Gyulaj, Nagymányok)
- preĝejoj (Bőszénfa, Hajmás, Somogyfajsz, Tékes)
- aerodromo (Taszár)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Kaposvár
- faklernejo prenis la nomon "Lamping József" en 2015
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Banko (Kaposvár)
-
Alia banko (Kaposvár)
-
Kalvinana komuna domo (Kaposvár)
-
Elektra tureto (Kaposvár)
-
Elektra domo (Kaposvár)
-
Episkopejo (Kaposvár)
-
Hospitala pavilono (Kaposvár)
-
Monumento sur Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár)
-
Katolika preĝejo (Hajmás)