Saltu al enhavo

Júlia Izsák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Júlia Izsák
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de februaro 1924(nun 1924-02-16)
en  Hungara reĝlando Szentes
Morto 2010
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1960) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kudristo
universitata instruisto
filozofo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Júlia Izsák [iĵAk], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Izsák Júlia estis hungara marksisto, parlamenta deputito, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Erdei Mihályné.

Júlia Izsák[1] naskiĝis la  16-an de februaro 1924(nun 1924-02-16) en Szentes, ŝi mortis en 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Júlia Izsák ĝis 1945 estis simpla laboristo, poste ŝi aliĝis al la komunistoj kaj ŝi ricevis partiajn postenojn. En 1948 ŝi finis duonjaran marksisman kurson, poste ŝi akiris diplomon en partia altlernejo, pli poste ŝi instruis en la sama altlernejo. Inter 1949-1958 ŝi estis parlamentano. Depost la hungara revolucio de 1956 ŝi laboris jaron en la partis administracio, poste ŝi denove instruis en la altlernejo ĝis 1963. Intertempe ŝi akiris pedagogian diplomon en 1959 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En Ekonomia Universitato Károly Marx ŝi estis lektoro (1963–1973), poste docento ĝis 1980. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia scienca ĉeftemo estis filozofiaj problemoj de la socia ekkono. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn en 1951 kaj 1955.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A dialektikus materializmus ismeretelméletének fő kérdései. (1962)
  • Szemelvények a dialektikus materializmus témaköréből. (studenta lernolibro, 1970; 11-a eldono: 1989)
  • A társadalom megismerésének néhány filozófiai sajátossága. (disertaĵo, 1971)
  • A társadalmi tudat általános jellemzői, szerkezete, fejlődésének dialektikája. (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.