Júlia Tollas
Aspekto
Júlia Tollas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1911 en Ciumbrud |
Morto | 25-an de decembro 1991 (80-jaraĝa) en Kluĵo |
Familio | |
Edz(in)o | László András ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
TOLLAS Júlia A. (tolaŝ) estis hungara pentristino, grafikistino, ilustristino naskita en Csombord la 5-an de septembro 1911 kaj mortinta en Baia Mare la 25-an de decembro 1991. Ŝi estis la edzino de pentristo László András.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi finis la kolegion en 1928 en Aiud kaj inter 1928 kaj 1934 ŝi studis en Kluĵo kaj Temeŝvaro en belartaj lernejoj. Ŝi akiris diplomon de desegninstruisto en 1935 en Belarta Akademio de Bukareŝto. En 1938-39 ŝi studvojaĝis en Italujo, Belgujo kaj Nederlando. Inter 1940 kaj 1944 ŝi estis kunlaborantino de Anatomia Instituto de Universitato Ferenc József en Koloĵvaro. En 1944-46 ŝi instruis desegnon, en 1947-49 ŝi estis kunlaborantino de Dolgozó Nő, denove instruistino en Belarta Mezlernejo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Hány óra?, versa bildlibro, 1957,
- Kikindai mese, (kun Zoltán Veress, 1957,
- Kemény János: Kicsinyeknek, ilustracioj, 1958,
- Kicsi Jóska, versa bildlibro (kun Pál Jancsik, 1961,
- Horváth Imre:Csupa titok, ilustracioj, 1963,
- Melyik vagy te? porinfanaj poemoj kun Lili Marton, ilustracioj 1970.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Ki Kicsoda Aradtól Csíkszeredáig, Pallas-Akadémia, 1997.