Jürgen Treutler
Heinz Jürgen TREUTLER (naskiĝinta la 19-an de marto 1951 en Wilkau-Haßlau) estas germana politikisto de la partio AfD en Turingio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post frekvento de la Supera Politeknika Lernejo je Wilkau-Haßlau, li trejniĝis kiel gasmuntisto en Glauchau inter 1967 kaj 1970. Tion inkluzivis ankaŭ eblon trapasi abiturientan ekzamenon. Sekvis studoj ĝis 1976 ĉe la Teknika Altlernejo de Chemnitz pri aplikata mekaniko (sekcio pri matematiko kaj maŝinkonstruado). Treutler tiam ekdeĵoris en Zwickau en filia entrepreno de VEB Wärmeanlagenbau Berlin kiel planadinĝeniero laŭkomisia. De 1985 ĝis septembro 1990 estis li ĉefa engergetikisto en la kombinato NKW Ludwigsfelde - Betrieb Zwickauer Eisenwerk. Estis li post la Germania reunuiĝo dum pluraj jaroj afergvidanto de la urbaj provizservoj en Neustadt bei Coburg kaj poste teknika gvidanto de SüdWasser[1] en Rehau, filia entrepreno de la energia konzernego E.ON. En 2019 li de tiu laboro retiriĝis.[2]
En 2017 li membriĝis ĉe AfD.[3] De 2017 estas Treutler deputito de la konsilio de Distrikto Sonneberg.[4] En 2024 sukcesis al li rea elektiĝo.[5] Ekde aŭgusto 2024 li estas krome estro de la urba konsilio de Sonneberg.[6]
Sensukcese li kandidatis por direkta mandato ĉe la Bundestag-balotado de 2021 en la balotdistrikto Suhl/ Schmalkalden-Meiningen/ Hildburghausen/ Sonneberg. Inverse tio sukcesis ĉe la balotado de la Turingia Landa Parlamento en septembro 2024 (42,6 % por direkta mandato en la balotdistrikto Sonneberg I).
Li estas la duan fojon edzigita kaj havas kvin infanojn.
Landparlamenta laŭaĝprezidanteco
[redakti | redakti fonton]Estante vivjare la plej aĝa deputito ene de la Turingia Landa Parlamento li transprenis, estiel oldeca prezidanto, la gvidon de la asembleestiga kunveno en la 26-a de septembro 2024.[7] La menciita kunveno estis post pli ol kvar horoj interrompita kaj ĝia daŭrigo prokrastita.[8][9] Sabate la 28-an de septembro Treutler gvidis la asembleon kiu finfine elektis kiel novan prezidanton Thadäus König de CDU.[10]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Wen wählen? - sendependa platformo prezentanta kandidatojn (Turingio 2024)
- "In unserem Land muss sich was ändern" - ĉe: mein-amadeus.de, 7.7.2021 (intervjuis Martin Backert)
- etbiografio el AfD-paĝaro
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Andreas Welz: "Lichtenfels: Zusätzliche Nummer für den Fall der Fälle" - ĉe: Neue Presse, 26.4.2012
- ↑ 'Südwasser unter neuer Führung" - ĉe: REHport – Amtsblatt der Stadt Rehau, februaro 2019
- ↑ "Der Joker der AfD" - ĉe: FAZ, 26.9.2024
- ↑ "Kreistagswahlen und Stadtratswahlen der kreisfreien Städte 2019 in Thüringen - endgültiges Ergebnis"
- ↑ "Kreistagswahlen und Stadtratswahlen der kreisfreien Städte 2024 in Thüringen - endgültiges Ergebnis"
- ↑ Adam Fox: "Sonneberg: Drei Wahlen, drei klare Ergebnisse" - ĉe: inSüdthüringen, 9.8.2024
- ↑ "Alterspräsident des neuen Landtags kommt von der AfD" - ĉe: antennethueringen.de, 2.9.2024
- ↑ Leonhard Landes: "Sitzung im Landtag abgebrochen – CDU-Fraktion ruft Verfassungsgericht an" - ĉe: welt.de, 26.9.2024
- ↑ Fatima Keilani: "Turbulente Szenen im Thüringer Landtag – so respektlos dürfen Demokraten nicht miteinander umgehen" - ĉe: NZZ, 26.9.2024
- ↑ "CDU-Politiker Thadäus König neuer Landtagspräsident in Thüringen" - ĉe: welt.de, 28.9.2024