Jakob Gretser
Jakobo Grecero (1562-1625) | ||
---|---|---|
Institutiones linguae graecae, libro eldonita en 1593
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-a de marto 1562 en Markdorf, Germanio | |
Morto | 29-a de januaro 1625 en Ingolstadt, Germanio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Alma mater | Universitato de Ingolstadt | |
Profesio | ||
Okupo | universitata instruisto verkisto filologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jacob Gretser (1562-1625)[1] estis renoma fekunda germana jezuito, historiisto, dramverkisto, filologo, latinisto, erudiciulo kaj profesoro pri filozofio kaj teologio en la Universitato de Ingolstadt. Dank'al sia profunda erudicio li defendis, per longa historia dokumentaro, la teologion de Roberto Bellarmino (1542-1621) kaj ankaŭ aliaj verkoj pri la jezuitoj kaj Ignaco Lojola (1491-1556) rilate al la rajto je herezokondamno kaj havaĵoforigo de la viktimoj. Li same verkis pri la grekaj Patroj de la Eklezio samkiel tekstoj pri eklezia kaj civila historioj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li ekpartoprenis en la Societo de Jesuo en 1578 post vizitado de seminario en Innsbruck. Li ĉefe vivis en Ingolstadt, kie li instruis filozofion dum tri jaroj, dogman filozofion dum dekkvar jaroj kaj moral-teologion dum sep jaroj. Dum kelka tempo li profesoris beletron en Friburgo, Svisio.
Kiel arda polemikisto[2], li forte envolviĝis en la plej gravaj religiaj kaj politikaj demandoj de sia epoko, montrante sin kiel granda admiranto de la papo Klemento la 8-a kaj l imperiestro Ferdinando la 2-a. Multaj el la plej altrangaj kaj povoplenaj de lia epoko konsultis lin antaŭ ol preni decidojn krom teni korespondaĵojn kun li.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Assertiones philosophicae ex physica et metaphysica: in celebri et Catholica ..., 1592
- Analysis Dialectica Colloquii Ratisbonensis Anno 1601. De Norma Et Iudice ..., 1602, Andreo Libavo, Adam Tanner, Jacob Gretser, Aegidius Hunnius
- Disputatio de sacramento poenitentiae, 1606, Jacob Gretser,Jacob Waizenegger
- Apologiae, Pro Societate Jesu Calumniis haereticorum oppositae, 1610, Heinrich (Frankreich, König, IV.), Henri de Condé, Jacob Gretser
- Aliud Similis Argumenti, Ex Libro Georgii Wicelii, Qui Retectio Lutherismi ..., 1611, Desiderius Erasmus, Jacob Gretser
- Athletica spiritualis gemina legitima et illegitima: libri duo, 1612
- Brevis relatio de colloquio, hoc ipso anno MDCXIII inter serenissimum ..., 1613
- Arnaldi Brixiensis, in Melchiore Goldasto Calvinista redivivi, vera descriptio, 1613
- Adamanni Scotohiberni Abbatis celeberrimi, De Sitv Terrae Sanctae, Et ..., 1619, Adamnanus de Iona), Jacob Gretser
- Aurimontus Rauracus.- Rudimenta linguae graecae ex libro primo Institutionum ..., 1691
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Catholic Encyclopedia
- Witchcraft Persecutions in Bavaria: Popular Magic, Religious Zealotry and ..., Wolfgang Behringer,J. C. Grayson
- Infirmity in Antiquity and the Middle Ages: Social and Cultural Approaches ..., Christian Krötzl, Katariina Mustakallio
- Witchcraft Persecutions in Bavaria: Popular Magic, Religious Zealotry and ..., Wolfgang Behringer, J. C. Grayson
- Tavistock Books Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Enciclopedia Treccani
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Klemento la 8-a (1535-1605)
- Gregorio de Valencia (1549-1603)
- Albert Hunger (1545-1604)
- Conrad Vetter (1548-1622)
- Andreo Libavo (1555-1616)
- Tommaso Campanella (1568-1639)
- Maksimiliano la 1-a (1573-1651)
- Ferdinando la 2-a (1578-1637)