Saltu al enhavo

James Randi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Randi
Persona informo
James Randi
Naskonomo Randall James Hamilton Zwinge
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1928 (1928-08-07)
en Toronto
Morto 20-an de oktobro 2020 (2020-10-20) (92-jaraĝa)
en Plantation
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Maljunaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono (1987–)
Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater dimanĉa lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo James Randi
Familio
Edz(in)o Deyvi Orangel Peña Arteaga (en) Traduki (2013–2020) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
iluziisto
illusionist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Escapology (en) Traduki kaj metodologia dubo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1946–2015 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Randall James Hamilton Zwinge (Toronto, Ontario; 7-a de aŭgusto, 1928 - Plantation, Florido; 20-a de oktobro, 2020), konata kiel James Randi, estis kanada-usona sceneja magiisto, iluziisto, verkisto kaj skeptikulo konata pro elmontrado de fraŭdoj rilataj al parapsikologio, la okultismo, la supernatura, homeopatio kaj aliaj pseŭdosciencoj. Li komencis sian karieron kiel magiisto sub la artista nomo The Amazing Randi kaj poste decidis dediĉi la plej grandan parton de sia tempo al esplorado de paranormalaj, supernaturaj kaj pseŭdosciencaj asertoj - temoj. Li kreis la proponon nome Miliondolara Paranormala Defio.