Jan Dzierżon
Aspekto
Jan Dzierżon | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jan Dzierżon | |||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1811 en Łowkowice, Prusia Silezio, ![]() | ||||
Morto | 26-an de oktobro 1906 (95-jaraĝa) en Łowkowice, Prusia Silezio, ![]() | ||||
Tombo | Opola Provinco ![]() | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio Germana Imperiestra Regno ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Vroclavo ![]() | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Parencoj | Victor Kaluza (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | abelisto entomologo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Dzierżon (germana skribo Johann Dzierzon) (naskiĝis la 16-an de januaro 1811 en Łowkowice (distrikto Kluczborski), mortis la 26-an de oktobro 1906 samloke) – silezia pastro, abelisto kaj sciencisto. Nomata "patro de la nuntempa abelbredado”.
Naskiĝis en pola familio setliĝinta en Łowkowice. Nomo de lia praavo Jerzy Dzierżon (1717-1800) aperas en la plej malnova pola kroniko de Łowkowice. Pastro Jan Dzierżon kultivis polecon kaj konsideris sin polo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Johann_Dzierzon.jpg/170px-Johann_Dzierzon.jpg)
Jan Dzierżon dum 70 jaroj sin dediĉis al abelbredado. Liaj du fundamentaj atingaĵoj estas invento de la konstru-principoj de abelujo kun movebla konstruaĵo kaj malkovro de partenogenezo. Li revoluciigis abelbredadon, signife pligrandigante produktadon de mielo gajnis la mondan famon.