Javier Marías
Javier MARÍAS (naskiĝis la 20-an de septembro 1951 en Madrido, la 11-an de septembro 2022) estis hispana verkisto kaj tradukisto.[1]
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Kiel kvara el entute kvin idoj li naskiĝis en Madrido. Lia patrino estis instruistino kaj la patro Julián Marías estis filozofo. Ĉar la patro kontraŭis la politikon de Francisco Franco, li estis persekutata, pasigis tempon en malliberejo kaj ne rajtis labori en sia profesio. Dumtempe la familio vivis en Usono.
De 1968 ĝis 1973 Javier Marías studis literatursciencon kaj filozofion en Madrido. Unuan monon li gajnis per tradukoj kaj epizodaj roloj en filmoj de sia onklo Jesús Franco, kiu estis reĝisoro. En la jaro 1971 aperis lia romano Los dominios del lobo.
Post la studado Javier Marías vivis en Barcelono kaj laboris por la eldonejo Alfaguara. En 1978 li revenis al Madrido. Li verkis romanojn kaj rakontojn, tradukis (ĉefe el la angla lingvo) kaj publikigis en gazetoj kaj ĵurnaloj. Pro la traduko de la verko Tristram Shandy (de Laurence Sterne) li en 1979 estis honorata per la Premio Nacional de Traducción.
En la 1980-aj jaroj li instruis en la Universitato de Oksfordo, la Wellesley College en Bostono kaj la Universidad Complutense de Madrido.
Intertempe honorata per renomaj premio, li estas konsiderata unu el la plej gravaj hispanlingvaj aŭtoroj de la nuntempo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Liaj verkoj estis tradukitaj al 40 lingvoj[2].
Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Los dominios del lobo (1971)
- Travesía del horizonte (1972)
- El monarca del tiempo (1978)
- El siglo (1983)
- El hombre sentimental (1986)
- Todas las almas (1989)
- Corazón tan blanco (1992)
- Mañana en la batalla piensa en mí (1994)
- Negra espalda del tiempo (1998)
- Tu rostro mañana (1. Fiebre y lanza, 2002; 2. Baile y sueño, 2004)
- Los enamoramientos (2011)
- Así empieza lo malo (2014)
- Berta Isla (2017)
- Tomás Nevinson (2021)
Rakontoj
[redakti | redakti fonton]- Mientras ellas duermen (1990)
- Cuando fui mortal (1996)
- Mala índole (1998)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- El brazo marchito y otros relatos de Thomas Hardy (1974)
- La vida y las opiniones del caballero Tristram Shandy. Los sermones de Mr. Yorick de Laurence Sterne ( 1978)
- De vuelta del mar de Robert Louis Stevenson (1980)
- El espejo del mar de Joseph Conrad (1981)
- Ehrengard de Isak Dinesen (1984)
- El crepúsculo celta de William Butler Yeats (1985)
- Religio Medici. Hydriotaphia de Thomas Browne (1986)
- Autorretrato en espejo convexo de John Ashbery (1990)
- Notas para una ficción suprema de Wallace Stevens (1996)
- Si yo amaneciera otra vez de William Faulkner (1997)
- Desde que te ví morir de Vladimir Nabokov (1999)
Kolektoj de artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Pasiones pasadas (1991)
- A veces un caballero (1996)
Premioj gajnitaj
[redakti | redakti fonton]- Premio Nacional de traducción pro La vida y las opiniones del caballero Tristram Shandy (1979)
- Premio Herralde de Novela pro El hombre sentimental (1986)
- Premio Ciudad de Barcelona' pro Todas las almas (1989)
- Premio de la Crítica pro Corazón tan blanco (1993)
- Prix L'Œil et la Lettre pro Corazón tan blanco (1993)
- Premio Rómulo Gallegos pro Mañana en la batalla piensa en mí (1995)
- Premio Fastenrath pro Mañana en la batalla piensa en mí (1995)
- Prix Femina Étranger pro Mañana en la batalla piensa en mí (1996)
- Nelly-Sachs-Preis pro lia ĝenerala verkaro (1997)
- IMPAC International Dublin Literary Award pro Corazón tan blanco (1997)
- Premio Letterario Internazionale Mondello-Città di Palermo pro Mañana en la batalla piensa en mí (1998)
- Premio Comunidad de Madrid a la creación artística pro lia ĝenerala verkaro (1998)
- Premio Internazionale Ennio Flaiano pro El hombre sentimental (2000)
- Premio Grinzane Cavour pro lia ĝenerala verkaro (2000)
- Premio Internacional Alberto Moravia de narrativa extranjera pro lia ĝenerala verkaro (2000)
- Premio Salambó al mejor libro de narrativa pro Tu rostro mañana, 1: Fiebre y lanza (2003)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ (en) ‘At first every foreign language is a kind of code, a cuneiform script.’, Flanders Literature, la 13-an de aprilo 2020.