Jenő Várnai
Jenő Várnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weinstein Jakab |
Naskiĝo | la 8-an de januaro 1872 en Debrecen (Hungara reĝlando) |
Morto | la 10-an de majo 1961 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 33C-29-23 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1894–1897) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Jenő Várnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Várnai Jenő estis hungara aktoro. Li prenis la familian nomon Várnai en 1918, ties nomvarianto estis Várnay [vArnai].
Jenő Várnai [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1872 en Debrecen, li mortis la 10-an de majo 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Várnai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1897. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Népszínház (jam ne ekzistanta). Inter 1900 kaj 1921 li ludis en pluraj provincaj urboj, poste en Teatro Renaissance (1921-1924), Teatro Magyar (1924-1927), Teatro Belvárosi (1927-1929). En la sekvaj jaroj li nur malofte havis teatrajn rolojn, eĉ inter 1939-1944 li rajtis ludi nur en tratro por judoj. Lastfoje li apartenis denove al Teatro Magyar inter 1945–1947.
Li havis edzinon ekde 1900, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Hamleto - Polonius
- Molière: La Avarulo - Harpagon (ĉefrolo)
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros - Pyber
- József Katona: Bánk Bán - Tiborc
Filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A mozikirály (1913) – Varju
- Piri mindent tud (1932) – kongresano
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio