Saltu al enhavo

Jesús Ferrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús Ferrero
Persona informo
Naskonomo Jesús Ferrero Pérez
Naskiĝo 30-an de decembro 1952 (1952-12-30) (71-jaraĝa)
en Zamoro
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Jesús Ferrero • Chesyos Ferrero vd
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jesús FERRERO (Zamoro, 30a de decembro 1952) estas hispana verkisto.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en la École des hautes études en sciences sociales de Parizo pri Antikva Historio kaj la Antikva Grekio, dum li laboris kiel nokta pordisto en la Hotelo Marigni. Tie li verkis sian unuan romanon, Bélver Yin (1981), per kiu li ricevis la Premion Ciudad de Barcelona de 1982, kies elstara sukceso de kritiko kaj publiko markis sian gravon kiel unu de la ĉefaj verkistoj de la tiama literaturo.

En 1986, li publikigis sian duan romanon, Opium, jam loĝanta en Barcelono, kie li verkis ankaŭ Lady Pepa, Débora Blenn, Alis el Salvaje, Los reinos combatientes, El secreto de los dioses, El efecto Doppler (Premio Plaza & Janés, 1990), kaj la novelo Besos en tu suéter manchado de vino. Ferrero translokiĝis en 1994 al Madrido, kie li instruis en la Lernejo de Beletroj de Madrido dum pli ol unu jardeko, kaj kie li verkis la ceterajn verkojn el Amador o la narración de un hombre afortunado.

Li verkis ankaŭ novelon felietone en la gazeto "El Independiente" nome Un amor en Berlín, kaj libron pri la ĉina kulturo: Pekín de la Ciudad Prohibida. Liajn verkojn oni tradukis al angla, germana, franca (Bélver Yin, Las trece rosas, Las veinte fugas de Básil, Las siete ciudades del Cíbola, Besos en tu suéter manchado de vino), kaj la ĉina (Bélver Yin), inter aliaj lingvoj.

  • Bélver Yin, romano, premio Ciudad de Barcelona, Bruguera, 1982 (Plaza & Janés, 1988; Siruela, 2006)
  • Opium, romano, Plaza & Janés, Barcelona, 1986
  • Río amarillo, poezio, Pamiela, Pamplona, 1986
  • Lucrecia Temple: Encuentro en Berlín, dialogoj; 1987
  • Negro sol, poezio, Pamiela, Pamplona, 1987
  • Lady Pepa, romano, 1988
  • Débora Blenn, romano, Plaza & Janés, Barcelona, 1988
  • Ah, mira la gente solitaria, poezio, Pamiela, Pamplona, 1988
  • Un amor en Berlín, felietona novelo, El Independiente
  • El efecto Doppler, romano, premio Internacional de Novela, Plaza & Janés, Barcelona, 1990
  • La era de la niebla, novelo, Pamiela, Pamplona, 1990
  • Alis el Salvaje, romano, Plaza & Janés, Barcelona, 1991
  • Los reinos combatientes, romano, Plaza & Janés, Barcelona, 1991
  • Pekín de la Ciudad Prohibida, histori-novela eseo pri la ĉina kulturo, Planeta, Barcelona, 1991
  • El secreto de los dioses, romano, Plaza & Janés, Barcelona, 1993
  • Las veinte fugas de Básil, porjunula novelo, Ediciones SM, 1995
  • Amador o la narración de un hombre afortunado, romano, Planeta, Barcelona, 1996
  • Ulaluna, porinfana novelo, Ediciones SM, 1997
  • El último banquete, romano, Planeta, Barcelona, 1997
  • El diablo en los ojos, romano, Planeta, Barcelona, 1998
  • Las siete ciudades del Cíbola, teatro, Huerga y Fierro, 1999
  • Juanelo o el hombre nuevo, romano, Alfaguara, 2000
  • El bosque infinito, felietona novelo en NoTodo.com, 2001
  • La autopista de Shambala, cifereca felietona novelo, en la oficiala retejo de la verkisto, 2003
  • Zirze piernas largas, porinfana novelo, Siruela, 2002
  • Las noches rojas, poezio, Siruela, Madrid, 2003
  • Las trece rosas, romano, 2003
  • Ángeles del abismo, romano, Siruela, Madrid, 2005
  • Las fuentes del Pacífico, romano, Siruela, Madrid, 2008
  • Las experiencias del deseo. Eros y misos, eseo, Premio Anagrama de Ensayo, Anagrama, Barcelona, 2009
  • El beso de la sirena negra, romano, Siruela, Madrid, 2009.
  • Balada de las noches bravas, romano, Siruela, Madrid, 2010
  • El hijo de Brian Jones, romano, premio Fernando Quiñones, Alianza, 2012
  • La noche se llama Olalla, romano, Siruela, Madrid, 2013.
  • Doctor Zibelius, romano, premio Logroño de Novela, Algaida, 2014.
  • Nieve y neón, romano, Siruela, Madrid, 2015.
  • Las Abismales, romano, Siruela, Premio Ciudad de Gijón de Novela, 2019.
  • La posesión de la vida, eseo, Siruela, 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jesús Ferrero en la hispana Vikipedio.