Jiří Rada
Aspekto
Jiří Rada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1943 en Kladno |
Morto | 1-an de februaro 2021 (77-jaraĝa) en Most |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ministo ![]() |
Jiří RADA (naskiĝis 19.05.1943 – trovita morta en sia loĝejo 1.2.2021 en Most) estis ĉeĥa esperantisto, pioniro de nefumismo en Esperantujo.
Li kiel ministo pulme malsaniĝis pro malbona mineja aero kaj lian malsanon ankoraŭ pligravigis fumantaj kolegoj. Tial li fariĝis oponanto de fumado kaj kiel la unua alvokis por fondo de Tutmonda Agado de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), elpensis nomon „Puraj Pulmoj“ por la organo de TADEN kaj la unuajn numerojn eĉ redaktis, poste li estis indikata kiel pioniro. La fondo realiĝis dum la Praga UK 1996.
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Rememore pri UK (Starto, 4/2003, p. 122)
- Iom pri komenco de Esperanto (maje 2013, manuskripto)
- Něco o větném členu přívlastek v esperantu (Iom pri frazelemento epiteto en Esperanto, februare 2014, manuskripto)
Traduko el Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Clelia Conterno Guglielminetti: Skon malíře (Forpaso de pentristo, gazeto "Ahoj na sobotu" 33/1975, orig.: Vivo kaj morto de Wiederboren)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Starto, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4/2003
- TADEN 25-jara, artikolo de Rob Moerbeek en la revuo Esperanto 9/2020.
- Pragaj Sonoriloj, kongresa kuriero de UK 1996 en Prago, n-roj 4, 6 kaj 11 informas pri la fondo de TADEN