Kladno (germaneKladen) estas urbo en Ĉeĥio, kun siaj 69 078 loĝantoj (2024) la plej granda urbo en Mezbohemia regiono. Ĝi estas industria centro, centro de metalurgio kaj produktado de ŝtalo.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 13-a jarcento. La origina vilaĝo estis en la jaro 1561 avancigita je urbeto, kiu estas dankema por sia prospero al malkovro de karbotrovejoj (en 1842) kaj fondo de metalurgiaj uzinoj. En konekso kun karbominado kaj minado de fererco ĉe proksima Nučice la urbo ekde duono de la 19-a jarcento multe kreskis.
La plej malnova altforno estis konstruita en la jaro 1860. Ekde komenco de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento en la urbo oni produktas ŝtalon sub marko Poldi.
barokakastelo el la 17-a jarcento, adaptita en la jaro 1750, nuntempe sidejo de la regiona muzeo (tutjare alirebla), kun ekspozicioj de lokaj arkeologiaj trovaĵoj, evoluo de minado kaj metalurgio
baroka pestokolono situanta sur la ĉefplaco
urbodomo el la jaroj 1897–1898 konstruita en stilo de ĉeĥa renesanco