La deveno estas klarigebla verŝajne de kvanto de kuloj (ĉeĥe komár) glugetantaj trans marĉoj, kiuj ĉi tie foje estadis. Sed en libro de O. Dvořák Putování bájnou krajinou ni trovos ankaŭ "keltan" esprimon komar, kio estas onidire markigo por kunfluejo, per kio evidente aludas al la situo de Komárov sur kunfluejo de tri rojoj (Červený potok, Rohlovský potok kaj Jalový potok).
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1263, kiam oni ĉi tie rememorigas iun Bohuslav, evidente antaŭulo de familio de Pešíkidoj el Komárov. Pešíkidoj tenis la bienon el Komárov ĝis la jaro 1602. Devena sidejo de tiu ĉi familio situis sur loko de konstruaĵo de hodiaŭa poŝto kaj Feraĵara muzeo. Objekto deŝirita en la jaro 1888 havis kvarangulan bazplanon, en ĉiu angulo poste estis turo. La lasta turo detruiĝis en 1799. La familio de Pešíkidoj formortis en la jaro 1712, kiam kiel lasta vira ido mortis Karel Pešík el Komárov.
Tre interesa figuro de la komárova historio estis posedanto de senjorujo Jindřich Otta z Losu, kiu estis la 21-an de junio1621ekzekutita komune kun pluaj direktoroj de la ribelo kontraŭ habsburgoj sur Malnovurba Placo en Prago.