Jesenice (distrikto Prago-okcidento)
Aspekto
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jesenice |
Jesenice | |||
germane Jessenitz | |||
urbo | |||
Avenuo Budějovická třída, la ĉefa strato kondukanta tra Jesenice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jesenice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prago-okcidento | ||
Administra municipo | Černošice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Situo | Jesenice | ||
- alteco | 358 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 06″ N 14° 30′ 49″ O / 49.96833 °N, 14.51361 °O (mapo) | ||
Areo | 17,54 km² (1 754 ha) | ||
Loĝantaro | 10 483 (2024) | ||
Denseco | 597,66 loĝ./km² | ||
Plataĵo | Praga plataĵo | ||
Unua skribmencio | 1088 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 252 42 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020A | ||
NUTS 5 | CZ020A 539325 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mujesenice.cz | |||
![]() |
Jesenice (germane Jessenitz) estas urbo en Ĉeĥio kun 10 483 loĝantoj (2024), situanta en Mezbohemia regiono, 16 km sudoriente de Prago, jesenica parto Zdiměřice rekte najbaras kun Prago.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zlatníky-Hodkovice, Vestec (distrikto Prago-okcidento), Dobřejovice, Sulice, Radějovice (distrikto Prago-oriento), Herink, Prago, Psáry kaj Průhonice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1088.
En la jaro 2015 la municipo estis avancita al urbo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 148 |
1880 | 1 321 |
1890 | 1 338 |
1900 | 1 224 |
1910 | 1 306 |
1921 | 1 200 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 394 |
1950 | 1 301 |
1961 | 1 345 |
1970 | 1 298 |
1980 | 1 455 |
1991 | 1 758 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 475 |
2014 | 7 884 |
2016 | 8 673 |
2017 | 8 992 |
2018 | 9 132 |
2019 | 9 448 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 9 682 |
2021 | 10 645 |
2022 | 9 777 |
2023 | 10 169 |
2024 | 10 483 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Urbo Jesenice konsistas el kvar partoj sur kvar katastraj teritorioj:
- Jesenice (k. t. Jesenice u Prahy)
- setlejunuo Mladíkov en la orienta parto de la kerno de urbo
- Horní Jirčany (ankaŭ nomo de k. t.)
- Osnice (ankaŭ nomo de k. t.)
- Zdiměřice (k. t. Zdiměřice u Prahy)
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Monumento de Maxmiliána Alsterlová z Astfeldu, baroka monumento, rememoriganta tragikan transportan akcidenton, dum kiu ĉi tie pereis Maxmiliána Alsterová z Astfeldu en decembro de 1706
- agrikultura korto n-ro 37 en Jesenice
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Jan z Jesenice (proksimume † 1420) - ĉeĥa juristo kaj predikisto
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vendejdomo el tempo de socialismo.
-
Konsisto de Jesenice estas ankaŭ vilaĝo Zdiměřice
-
Domoj en domaro Kocanda
|