Saltu al enhavo

Praga plataĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praga plataĵo
ĉeĥe: Pražská plošina
plataĵo
Vido al Prago de Horoměřice
Oficiala nomo: Praga plataĵo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Mezbohemia regiono, Prago
Distriktoj Distrikto Kladno, Distrikto Prago-okcidento, Distrikto Prago-oriento
Historia regiono Bohemio
Parto de Brda regiono
Najbaras kun
Subulaj unuoj Říčanská plošina, Kladenská tabule
Riveroj Vultavo, Elbo, Berounka
Plej alta punkto
 - situo (Na rovinách)
 - alteco 435,00 m s. m.
Areo 1 128,00 km² (112 800 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Praga plataĵo sur mapo de Ĉeĥio
Praga plataĵo sur mapo de Ĉeĥio
Praga plataĵo sur mapo de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pražská plošina
Portalo pri Geografio

Praga plataĵo (ĉeĥe: Pražská plošina) estas geomorfologia tutaĵo (subsistemo), kiu etendiĝas en meza Bohemio, proksimume sur teritorio de Prago kaj en ĝia okcidenta kaj sudorienta ĉirkaŭaĵo. La areo de tutaĵo faras 1 128 km², ĝia supermara alteco moviĝas de 170 metroj (valo de Vultavo antaŭ Kralupy ĉe Chvatěruby) ĝis 435 metroj (arbara ebenaĵo Na rovinách proksimume ½ km nordoriente de Srby en la okcidenta ĉirkaŭjo de Kladno). Bazon de la reliefo prezentas tabulo, tranĉita de mallarĝa kaj profunda valo de rivero Vultavo, kiu en ĝia mezo malfermiĝas en Pragan valkaldronon. Dum la randaj partoj de Praga plataĵo estas karakterizaj de malgranda ondiĝeco kun altecaj diferencoj maksimume dekoj da metroj, direkte al Vultavo la etaj rojoj kreis reton de karakterize enprofundiĝantaj mallarĝaj valoj kun altecoj superantaj 100 m. Sur la teritorio situas plejparto de Prago (escepte randaj nordorientaj kvartaloj kaj Zbraslav), el pluaj pli signifaj setlejoj poste ekz. Kladno, Slaný, Roztoky, Hostivice, Říčany kaj Úvaly. El grandareaj protektataj teritorioj trafas al sudokcidento de Praga plataĵo PPR Bohemia karsto.