Křivoklata montetaro
Křivoklata montetaro | |
ĉeĥe Křivoklátská vrchovina | |
montetaro | |
Naturrezervejo Týřov
| |
Oficiala nomo: Křivoklata montetaro | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Mezbohemia regiono, Regiono Plzeň |
Distriktoj | 4
|
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Brda regiono |
Najbaraj unuoj | 6
|
Subulaj unuoj | Zbirožská vrchovina, Lánská pahorkatina |
Akvejo | Berounka |
Plej alta punkto | |
- situo | Radeč |
- alteco | 723 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 49′ 23″ N 13° 39′ 58″ O / 49.82306 °N, 13.66611 °O (mapo) |
Areo | 745,00 km² (74 500 ha) |
Geologia konsisto | skisto, riolito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Křivoklátská vrchovina | |
Portalo pri Geografio |
Křivoklata montetaro (ĉeĥe Křivoklátská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo en Mezbohemia regiono kaj Regiono Plzeň. Tiu ĉi ondiĝinta altaĵaro estas konsisto de Brda regiono en Berouna sistemo. Plimulto de la teritorio estas kreata de proterozoikaj skistoj kun enmetaĵoj de liditoj, kvarcitoj kaj spilitoj. Sur la nordokcidenta rando elstaras al surfaco magmorokaĵoj (riolitoj) el periodo de pli malnova paleozoiko. Karakteriza trajto de la reliefo estas mallongaj montodorsoj en direkto okcidentsudo - orientnordo, profundaj kanjonaj valoj de rivero Berounka kaj ĝiaj alfluantoj.
La plej alta montopinto, montodorso Radeč inter Rokycany kaj Zbiroh, estas iam konsiderata kiel konsisto de Brdy.[1] Pli ol 84 % de teritorio estas konsisto de PPR Křivoklátsko.
La montetaro ricevis sian nomon laŭ kampurbo Křivoklát.