La unua skribmencio pri la vilaĝo troviĝas en historiaj fontoj en la jaro 1338, kiam Štěpán z Tetín kun permeso de reĝo Johano de Luksemburgio kambiumis bienon kun Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo. Plu proprumis tiun ĉi kortumon kun kvar lanoj reĝo Karolo la 4-a, kiu luigis ĝin por dumvive al siaj ŝatataj belartistoj: en la jaro 1360 tio estis pentristo Mikuláš Wurmser ze Štrasburku kaj en la jaro 1367 Majstro Theodoriko. Dum regado de reĝo Venceslao la 4-a luigadoj daŭrigis.
Turisme Mořina allogas precipe kiel elirpunkto al konataj minejoj Ameriko, el kiuj tiu plej vizitata, Granda Ameriko, troviĝas nur 1 km okcidente de la municipo.