Jinglak Ĉinaŭat
Aspekto
Jinglak Ĉinaŭat (tajlingve ยิ่งลักษณ์ ชินวัตร, anglalingve Yingluck Shinawatra) (naskiĝis la 21-an de junio 1967) estas politikista virino de Tajlando. Ŝi ĉefministriĝis la 3-an de julio 2011 kun majoritato en la parlamento, post Abhisit Vejjajiva.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jinglak Ĉinaŭat studis en la Ĉiang-Mai-Universitato. Ŝi estas fratino de Taksin Ĉinaŭat, eks-ĉefministro kiu devis ekziliĝi por eviti prizonkondamnon.
La 25-an de aŭgusto 2017 Yingluck Shinawatra same fuĝis por eviti eblan prizonkondamnon, post akuzo de negliĝo en kazo de subvencio al rizproduktantoj.[2]