Taksin Ĉinaŭat estis prezidento de Tajlando el 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj kaj ties registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li kunvokis novajn elektojn sed la opozicio malakceptis partopreni kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estos deklarita eksterleĝa akuzita pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkas la PPP, partio posteulo de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la Supera Kortumo denove elpostenigas la prezidenton, nun Samak Sundaravej kaj oktobro samjare kondamnas pro supozata korupto na Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice estas en ekzilo. Decembre la Supera Kortumo elpostenigas ankaŭ la sukcedinton de Samak nome Somĉai Ŭongsaŭat kaj malpermesas aktivadon de ĉiun estroj de la venkinta partio. Tiele la armeaj kaj juaj estraroj sukcesas formi parlamentan majoritaton kiu enpostenigas la opoziciestron nome Abhisit Vejjajiva.[1]