Johan Gottlieb Gahn
Johan Gottlieb Gahn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1745 | ||||
Morto | 8-an de decembro 1818 (73-jaraĝa) en Falu Kristine church parish | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo (1754–) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Hans Jacob Gahn (en) vd | ||||
Patrino | Anna Maria Schulzen (en) vd | ||||
Gefratoj | Carl Pontus Gahn (en) , Henrik Gahn (en) kaj Maria Gustava Gahn-Hofgaard (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Torbern Bergman vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johan Gottlieb Gahn (1745–1818) (* Voxnabruk, Svedio, en la 19-a de aŭgusto 1745 - Falun, Svedio, en la 8-a de decembro 1818)[1] estis sveda kemiisto, kiu malkovris la kemian elementon manganon en 1774, la fosfatacidon en 1770, kaj la magnezion en 1774. Li estis lernanto de Torbern Bergman[2] kaj Carl Wilhelm Scheele[3]. La mineralo gahnito estis tiele alnomita liaomaĝe.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gahn studis en la Universitato de Upsalo kaj en 1770 li ekloĝis en Falun, kie li plibonigis la fandprocedon de la kupro al la loka industrio kaj partoprenis en la konstruado de pluraj fabrikoj kiuj produktis interalie: la sulfatacidon, sulfuron kaj la kolorigilon ruĝa de Faluno.
Li laboris kiel kemiisto por la Sveda Konsilio de la Minejoj (Bergskollegium) inter 1773 kaj 1817. Gahn estis ĉiam rezistema pri la publikado de siaj sciencaj malkovroj uzante la propran nomon, sed li regule komunikis ilin al Bergman kaj Scheele. Inter liaj pluraj malkovroj, Gahn elmontris ke la ostoj enhavas fosforon, kaj ke la mangana dioksido eblis redukti uzante karbonon kaj sukcesante la metalan manganon, tiamaniere ke li estis la unua izoli la elementan manganon.
En 1784, Gahn elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio. Li ankaŭ havis paralelan laboron en la sveda minindustrio. Hans Järta (1774-1847)[4] estis unu el liaj plej proksimaj sekvantoj kaj la leteroj de Järta al Gahn konserviĝas en la Biblioteko de la Universitato de Upsalo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Anteckningar från en resa i Dalarne sommaren (Notoj de vojaĝo al Dalarne en la somero 1765)
- Tvenne dalaresor 1765 och 1799: jämte sex porträtt
- Underrättelse om upställningen och nyttjandet af herr assessor J.G. Gahns förbättrade appareil för vattens aërerande med tabell - 1804
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Virtual International Authority File
- Svenskt biografiskt handlexikon
- Nordisk familjebok
- The Chemical Element: A Historical Perspective - Andrew Ede.
- Universidade Federal de Campo Grande Arkivigite je 2014-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Fosforo
- Mangano
- Hans Jacob Gahn (1719-1782)[5] lia patro
- Carl Wilhelm Scheele (1742-1786)[3] malkovrinto de la kloro kaj lia profesoro
- Torbern Olof Bergman (1735-1784)[2] lia profesoro
- Henrik Gahn, la Maljuna (1747-1816)[6] lia frato
- Carl Pontus Gahn (1759-1825)[7] lia frato
- Hans Jacob Gahn (1748-1800)[8], lia frato
- Johan Gottlieb Gahn, la Juna (1815-1887)[9] lia filo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Personensuche
- ↑ 2,0 2,1 Personensuche
- ↑ 3,0 3,1 Personensuche
- ↑ Encyclo.co.uk
- ↑ Adelsvapen.com
- ↑ Svenskt biografiskt handlexikon 2. Henrik Gahn.
- ↑ Svenskt biografiskt handlexikon - 3. Carl Pontus Gahn
- ↑ Jesn Släktforskning. Arkivita el la originalo je 2014-05-18. Alirita 2014-05-17 .
- ↑ Sciencegraph.net[rompita ligilo]