Johan Zoffany
Johan Zoffany | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1733 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 11-an de novembro 1810 (77-jaraĝa) en Londono |
Tombo | preĝejo de Sankta Anno ![]() |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Mary Thomas (en) ![]() ![]() |
Infano | Cecilia Clementine Elizabeth Zoffany (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo konstrua desegnisto gravuristo gravuristo artisto ![]() |
Verkoj | Colonel Mordaunt's Cock Match The Death of Captain James Cook The Tribuna of the Uffizi Last Supper |
Johan Joseph ZOFFANY, membro de RAA (denaske Johannes Josephus Zaufallij, 13a de Marto 1733[1] – 11a de Novembro 1810) estis germana novklasikisma pentristo, aktiva ĉefe en Anglio. Liaj verkoj estas en multaj elstaraj Britaj kolektoj kiaj en la National Gallery, Lon|dono, la Tate Gallery kaj en la Reĝa Kolekto. Lia nomo estis foje literumita Zoffani aŭ Zauffelij (sur lia tomboŝtono, ĝi estis literumita Zoffanij).

Zoffany estis fondinta membro de la nova Reĝa Akademio de Artoj en 1768, kaj ĝuis grandan popularecon pro siaj societaj kaj teatraj portretoj; li pentris multajn elstarajn aktorojn kaj aktorinojn, partikulare David Garrick, nome la plej fama tiama aktoro – Garrick kiel Hamleto kaj Garrick kiel la Reĝo Lear – ofte en la koncerna kostumo. Li estis majstro de tio kio estis nomita "teatra konversaciero", sub-ĝenro de la "konversaciero", nome ĝenro kiu stariĝis kun la mezaj klasoj en la 18a jarcento. (La konversaciero – aŭ conversazione – estis relative malgranda, kvankam ne necese malmultekosta, neformala grupa portreto, ofte de familia grupo aŭ de grupo da amikoj. Tiu ĝenro disvolviĝis en Nederlando kaj Francio kaj iĝis populara en Britio el ĉirkaŭ 1720.)