Saltu al enhavo

Johann Adolf von Schultes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Adolf von Schultes
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1744 (1744-10-29)
en Reinhardsbrunn
Morto 29-an de majo 1821 (1821-05-29) (76-jaraĝa)
en Coburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hennebergia Gimnazio
Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Johann Adolf von Schultes
Okupo
Okupo arkivisto
historiisto
Amtmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
memortabulo por Schultes en Themar

Johann Adolf von SCHULTES (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1744 en Reinhardsbrunn, mortinta la 29-an de majo 1821 en Koburgo) estis germana arkivisto kaj historiisto. Meritojn siajn li faris verkante pri la historio de la Grafujo Hennebergio kaj de ties teritorioj ĝis 1800. Edzigis lin en 1770 Johanna Charlotte Dorothea Spatz (naskos unu filinon).

Estante filo de saksia guberniestro je Themar li frekventis la Hennebergian Gimnazion antaŭ ol studi, ĉe la universitato de Jena inter 1762 kaj 1765, jursciencojn. Poste li deĵoris en pli malsuperaj instancoj de la administradujo de Themar. En 1770 li ekhelpis labore la maljuniĝintan patron kaj iĝis en juio 1771 fakte ties posteulo. Pro elstare bona laborado li promociiĝis kaj nobeliĝis en julio 1797. En 1803 Schultes fariĝis arkiveja konsilisto en Koburgo kie li karieris ĝis landregistara direktoreco.

Frue jam li interesiĝis pri la regiona historio. Post enoficiĝo en Themar li serioze ekigis esplorojn pri Hennebergio; plendante la malgrandan eldonkvanton de regionĥistoriaĵoj li atentigis pri la fakto ke imperiestro Napoleono Bonaparte mem instigis tradukon de verkoj liaj en la francan por ke ili estu modelo por francaj regionhistoriistoj.

Oni elektis Schultes en 1808 fremdan membron de la Bavara Akademio de Sciencoj. Postmorte oni muntis en Themar en la 1903-a jaro memortabulo por li. Ĝis 2015 portis strato koburga nomon lian, kiu tamen nun nomiĝas Max-Brose-Straße.[1]

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Diplomatische Geschichte des Gräflichen Hauses Henneberg. Du volumoj. Adam Friedrich Böhme, Leipzig 1788 (vol. 1) kaj 1791 (vol. 2; dokumentaro)
  • Neue diplomatische Beiträge zur fränkischen und sächsischen Geschichte. Parto 4. Bayreuth 1792
  • Historisch-statistische Beschreibung der Gefürsteten Grafschaft Henneberg. Johann Gottfried Hanisch, Hildburghausen 1794–1815
  • Sachsen Coburg-Saalfeldische Landesgeschichte, unter der Regierung des Kur- und fürstlichen Hauses Sachsen vom Jahr 1425 bis auf die neuern Zeiten. Ahl, Coburg 1822

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Katja Diedler: "Familie sieht Umbenennung kritisch" - ĉe: Neue Presse, 22.5.2015