Hennebergia Gimnazio
La Hennebergia gimnazio (germane: Hennebergisches Gymnasium "Georg Ernst") estas tradiciriĉa lernejo en Schleusingen, Germanujo (Klosterstraße 2-4). Ĝin fondis la lasta grafo de Henneberg-Schleusingen, Georgo Ernesto. De 2002 la horartabula fokuso estas metata je natursciencoj. Por tio la lernejo ricevis premiojn, i.a. en 2023.[1] Lernejestro estas Andreas Butz.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj mencioj pri lernejoj en Schleusingen datumas de 1446 (rilate al fakturoj) kaj 1452 (rilate al instruisto). Almenaŭ de 1502 ekzistis surloke jam latina lernejo. Dokumenton pri starigo de gimnazio (Illustre gymnasium) subsignis en la 22.6.1577 grafo Georgo Ernesto.
Jam en la 14.10.1577 estis aldonita internejo, kie oni akceptis ankaŭ malriĉajn sed talentajn knabojn. En 1597 ĉeestas sep klasoj prizorgitaj de ok lernigistoj: en 1616 en tuta Schleusingen estis jam sume 426 lernantoj (kun bazlernejoj). Oficiala laŭdo (Non fumos vendit Schleusinga!) pri la alta kvalito de studentoj originantaj el Schleusingen venis en la 17-a jarcento fare de la universitato de Lepsiko.[2] Pro ke la administrado okazis kun aliaj (ekz. kun Saksio-Meiningen) la nomo ŝanĝiĝis je Gemeinschaftliches Hennebergisches Gymnasium. En 1841 la institucio eknomiĝis Königlich-preußisches Hennebergisches Gymnasium pro aparteneco al Prusio.
Solena inaŭguro de nova lerneja konstruaĵo sukcesis en 1841, de nova internejo du jarojn poste, de nova gimnastikejo en 1879.
Ĝis 1910 frekventis la lernejon ĉ. po du centoj da lernantoj por jaro, de kiuj kvarono loĝis interneje; en 1928 oni pligrandigis la lokon en la hejmo por povi ricevi lernemulojn el tuta Germanujo, el landoj fremdaj kaj - unuafoje - eĉ knabinojn.
Post la ekregado komunisma la nomoj estis Max-Greil-Oberschule respektive Erweiterte Oberschule Max Greil; interneje loĝis tiam 150 geknaboj. Post Turniĝo ĝi ricevis sian nunan nomon. De 1999 estis faritaj alkonstruaĵoj. Festego en junio 2002 allogis dum du semajnoj lernintojn kaj gastojn el la tuta mondo. De 2010 ekzistas partnereco kun la Teknika Universitato Ilmenau.
Nuntempe lernas surloke ĉ. 530 personoj; nur relative malmultaj de ili loĝas nun interneje.[3]
Menciindas ankaŭ la gravega biblioteko kiun estigis en 1502 franciskanoj. Ĝi administriĝas kune kun natursciencaj faklibroj de Kastelo Bertoldsburg.[4]
Famkonataj instruistoj
[redakti | redakti fonton]- Albrecht Georg Walch (1736–1822): regionhistoriisto; lernejestro
- Andreas Reyher (1601–1673): filologio, teologio; lernejestro
- Bernhard Todt (1829–1891): filologio; lernejestro
- Christian Juncker: historio
- Friedrich Karl Kraft (1786–1866): filologio
- Friedrich Zange (1846–1931): teologio
- Gottfried Ludovici (1670–1724): teologio, muziko; lernejestro
- Hermann Franke: geologio/mineralogio
- Hieronymus Praetorius (1595–1651): teologio
- Johannes Pretten (1634–1708): teologio
- Matthias Paul Kramer (1842–1898): biologio
- Melchior Vulpius: muziko
Famkonataj lernintoj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Zange, teologo
- Friedrich Wilhelm Lomler, teologo kaj verkisto
- Georg Brückner, geografo kaj regionhistoriisto
- Georg Neumark, poeto
- Heinrich Kleffel, juristo
- Joachim Zehner, teologo
- Johann Adolf von Schultes, regionhistoriisto kaj juristo
- Johann Lorenz Bausch, medicinisto
- Ortolph Fomann la Maljuna, juristo kaj filozofo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hejmpaĝo
- etprezento ĉe edukministeria paĝaro[rompita ligilo] (ThILLM Bad Berka)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "MINT-freundliche Schulen in Thüringen.
- ↑ en 1624 okaze de la doktoriĝo de la teologo Wilhelm Lippold - Gottwald, Jäger, Sorger, Seber estis liaj instruistoj turingiaj
- ↑ komparo de lernejaj internejoj en Germanlando[rompita ligilo]
- ↑ "Bibliothek des Naturhistorischen Museums mit historischer Gymnasialbibliothek."