Saltu al enhavo

Theodor Muther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Muther
Persona informo
Theodor Muther
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1826 (1826-08-15)
en Rottenbach
Morto 29-an de novembro 1878 (1878-11-29) (52-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo
historiisto
jurosciencisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodor Albert Anton MUTHER (naskiĝinta la 15-an de aŭgusto 1826 en Rottenbach, mortinta la 26-an de novembro 1878 en Jena) estis germana juristo kaj historiisto. Patro lia estis la protestantisma pastoro Georg Friedrich Anton Muther (1798–1865), paroĥestro je Rottenbach kaj Fechenheim (Frankfurt).

Post frekvento de Gymnasium Casimirianum en Koburgo kaj de Hennebergia Gimnazio en Schleusingen li ekstudis en 1847 ĉe la universitato de Jena jursciencojn. En Jena li aniĝis je la studenta korporacio Burschenschaft Teutonia. Poste iris li al la universitato de Erlangen; tie sukcesis doktoriĝo en novembro 1851. Post ŝtata ekzameniĝo Koburge kaj ekdeĵoro kiel tribunaladvokato en 1852, li translokiĝis al Berlino por aŭskulti prelegojn de Friedrich Ludwig Keller. Loĝis li Berline en la domo de Friedrich Julius Stahl kies edzino estis parenco de Muther.

Paske de 1853 li habilitiĝis en Halle (Saale) kiel privata docento pri romia juro kaj civila procesumado. Aŭtune de 1856 oni vokis lin je eksterorda profesoreco al la Kenigsberga universitato kaj tri jarojn poste li fariĝis tie orda profesoro pri romia juro. Kenigsberge li ekkverelis kun Bernhard Windscheid kaj pro tio li akceptis en aŭtuno 1863 labori ĉe la universitato de Rostock. Tie li rektoris dum la somera semestro 1872. Aŭtune de 1872 li iris al Jena: por profesorado pri romia juro kaj (ekde oktobro 1872) konsilado je la Supera apelacia kortumo. Dum la vintra semestro 1877 li rektoris.

Muther verkis multaj artikolojn por la biografiego Allgemeine Deutsche Biographie kaj recenzantis por "Literarisches Centralblatt" kaj por "Jenaer Literaturzeitung". Kune kun Ernst Immanuel Bekker eldonis li la jarlibron "Jahrbuch des gemeinen deutschen Rechts" (Leipzig 1857–1862, ses volumoj). En 1877 Muther membris ĉe Societo pri Turingia Historio. Multaj liaj eseoj kaj laboraĵoj temigis historion de germana altlernejara hisotrio. Ĉi-teme eĉ pli konkrete interesis lin la periodo de Reformacio.

Edizigis lin en 1864 Marie Mumm von Schwarzenstein (1835-1865) kaj en 1868 Emma Kraiss (1843-1931). Lia ununura filo mortis en la aĝo de ok jaroj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Die Ersitzung der Servituten. Erlangen 1852 (Guglolibre)
  • De origine processus provocatorii ex lege diffamari quem vocant commentatio. Erlangen 1853 (books.google.de)
  • Sequestration und Arrest im römischen Recht. Leipzig 1856 (Guglolibre)
  • Zur Lehre von der römischen Actio, dem heutigen Klagerecht, der Litiscontestation und der Singularsucession in Obligationen. Eine Kritik des Windscheid'schen Buches" Die Actio des Römischen Civilrechts. Erlangen 1857 (Guglolibre)
  • Der Reformationsjurist D. Hieronymus Schürpf. Erlangen 1858 (Guglolibre)
  • Statuta facultatis jureconsultorum Vitebergensium A. MDVIII Composita. 1859 (Guglolibre)
  • Die Gewissensvertretung im gemeinen deutschen Recht, mit Berücksichtigung von Partikulargesetzgebungen, besonders der sächsischen und preußischen. Erlangen 1860 (Guglolibre)
  • Doctor Johann Apell. Ein Beitrag zur Geschichte der deutschen Jurisprudenz im sechszehnten Jahrhundert. Königsberg 1861 (Guglolibre)
  • Aus dem Universitäts- und Gelehrtenleben im Zeitalter der Reformation. Vorträge. Erlangen 1866 (Guglolibre)
  • Die Wittenberger Universitäts- und Facultäts-Statuten vom Jahre MDVIII. Halle, 1867 (Guglolibre)
  • Philippi Melanthonis de legibus oratio. Ed. II. Weimar 1869 (Guglolibre)
  • Römisches und kanonisches Recht im deutschen Mittelalter, während des 14. und zu Anfang des 15. Jahrhunderts. Rostock 1871 (Guglolibre)
  • Zur Geschichte des römisch-kanonischen Prozesses in Deutschland. Rostock 1872 (Guglolibre)
  • Die Reform des juristischen Unterrichtes. Eine akademische Antrittsvorlesung. Weimar 1873 (Guglolibre)
  • Johannes Urbach processus judicii qui Panormitani Ordo Judiciarius a multis dicitur. Halle (Saale) 1873 (Guglolibre)
  • Zur Geschichte der Rechtswissenschaft und der Universitäten in Deutschland. Jena 1876
  • Die Diffamationsklage. Ĉe: Jahrbuch des gemeinen deutschen Rechts. Volumo 2. 1858. p. 53–196.
  • Zur Revision der Geschichte und einzelner Lehren des römischen wie heutigen Prozesses. Ĉe: Kritische Vierteljahrsschrift für Gesetzgebung und Rechtswissenschaft. Volumo 9. 1866. p. 161–190, 329–370
  • Ursprung und Entwickelung des gemeinen deutschen Civilprozesses. Ĉe: Johann Karl Glaser: Jahrbücher für Staats- und Gesellschaftswissenschaften. Volumo 9, p. 234 ss.
  • Geschichte der Gerichtsverfassung in Deutschland. Ĉe: Johann Karl Glaser: Jahrbücher für Staats- und Gesellschaftswissenschaften. Volumo 9, p. 447 ss.
  • Von der Actenversendung. Ĉe: Johann Karl Glaser: Jahrbücher für Staats- und Gesellschaftswissenschaften. Volumo 12, p. 256 ss.
  • Begriff und allgemeine Grundlagen des Civilprozessrechtes. Ĉe: Johann Karl Glaser: Jahrbücher für Staats- und Gesellschaftswissenschaften. Volumo 12, p. 387 ss.
  • Die Reform der deutschen Universitäten. (Briefe über das Buch: Von deutschen Hochschulen. 1869) Ĉe: Johann Karl Glaser: Jahrbücher für Staats- und Gesellschaftswissenschaften. Volumo 11 und 12;
  • Die Juristen der Universität Erfurt im 14. und 15. Jahrhundert. Ĉe: Zeitschrift für Rechtsgeschichte. Böhlau, Weimar 1870, Volumo 9, p. 50 (books.google.de)
  • Drei Urkunden zur Reformationsgeschichte. Ĉe: Christian Friedrich Jllgen: Zeitschrift für die historische Theologie. Friedrich Andreas Perthes, Gotha 1860, p. 452 (books.google.de)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Karl Schulz: Theodor Muther. Ein Nekrolog. Ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde. Volumo 9, nF Volumo 1, p. 1 (interrete)
  • Karl Schulz: Zur Erinnerung an Theodor Muther. Ĉe: Kritische Vierteljahrsschrift für Gesetzgebung und Rechtswissenschaft. Oldenbourg, München 1879, Volumo 21, nF 2. Volumo, p. 321
  • Johann Friedrich von Schulte: Die Geschichte der Quellen und Literatur des canonischen Rechts von der Mitte des 16. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Ferdinand Enke, Stuttgart 1880, volumo 2+3, p. 227
  • Ernst Bahr, Gerd Brausch: Altpreußische Biographie. Volumo 2, H. G. Elwert, Marburg 1967, p. 453
  • Klaus Luig: "Muther, Theodor" - ĉe: NDB, vol. 18

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]