Johann Augustin Wagner
Johann Augustin Wagner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1734 en Lohmen |
Morto | 14-an de junio 1807 (72-jaraĝa) en Merseburg |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Kruclernejo |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo gimnazia instruisto assistant headmaster (en) |
Johann Augustin WAGNER (naskiĝinta la 19-an de decembro 1734 en Lohmen, mortinta la 14-an de junio 1807 en Merseburg) estis germana filologo kaj pedagogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Frekventinte Kruclernejon en Dresdeno li studis ekde 1754 ĉe la universitatoj de Lepsiko kaj Wittenberg. Ekde 1760 li deĵoris privatinstruistece. En 1770 li iĝis vicrektoro ĉe la katedrallernejo de Merseburg kie li laboris ĝismorte.
Krom pri lernejaj aferoj li okupiĝis science pri grek- kaj latinlingvaj verkistoj de la Romia Imperio. Li publikigis kompletajn eldonojn de la historiografoj Kasio Diono (1783-1787) kaj Amiano Marĉelino (1792-1794) kaj komentitajn eldonojn de la sofisto Alkifrono (1798), de la poeto Gaius Valerius Flaccus (1805) kaj de Marĉelino (1808: postmorte; prizorgis la tuton lia posteulo Karl Erfurdt). Krome de Wagner oni havas eldonon de Chronicon de lia episkopa moŝto Thietmar de Merseburg (1807).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Dio Cassius Römische Geschichte. Aus dem Griechischen übersetzt. Kvar volumoj, Frankfurt am Main 1783–1787
- Ammian Marcellin aus dem Lateinischen übersetzt und mit erläuternden Anmerkungen begleitet. Drei Bände, Frankfurt am Main 1792–1794
- Alciphronis rhetoris epistolae ex fide aliquot codicum recensitae cum Stephani Bergleri commentario integro, cui aliorum criticorum et suas notationes versionem emendatam indiculumque adiecit Ioannes Augustinus Wagner. Du volumoj, Lepsiko 1798
- C. Valerii Flacci Setini Balbi Argonauticon libri VIII: Ad optimorum exemplarium fidem recensiti atque prooemio argumentis et indice rerum instructi a Ioanne Augustino Wagner. Göttingen 1805
- Commentarius perpetuus in C. Valerii Flacci Setini Balbi Argonauticon libros VIII. Göttingen 1805
- Dithmari episcopi Merseburgensis Chronicon ad fidem codicis qui in tabulario regio Dresdae servatur denuo recensuit I. F. Ursini, I. F. A. Kinderlingii et A. C. Wedekindi passim et suas adiecit notas Ioan. Augustin. Wagner. Nürnberg 1807
- Ammiani Marcellini quae supersunt cum notis integris Friderici Lindenbrogii, Henrici et Hadriani Valesiorum et Iacobi Gronovii quibus Thomas Reinesii quasdam et suas adiecit Ioannes Augustinus Wagner. Editionem absolvit Carolus Gottlob Aug. Erfurdt. Lepsiko kaj Londono 1808
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johann August Philipp Hennicke: Etwas über Johann August Wagner. Merseburg 1810
- Johann Georg Meusel: Das gelehrte Teutschland oder Lexikon der jetzt lebenden teutschen Schriftsteller. Volumo 16 (1812), p. 133
- Friedrich August Eckstein: Nomenclator philologorum. Leipzig 1871, p. 602–603
- Wilhelm Pökel: Philologisches Schriftsteller-Lexikon. Leipzig 1882, p. 294
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- Informoj pri Johann Augustin Wagner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)