Johann Friedrich Christoph Ernesti
Johann Friedrich Christoph Ernesti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1705 en Bad Tennstedt |
Morto | 24-an de februaro 1758 (53-jaraĝa) en Arnstadt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | teologo ![]() |
Johann Friedrich Christoph ERNESTI (naskiĝinta la 23-a de februaro 1705 en Bad Tennstedt, mortinta la 24-a de februaro 1758 en Arnstadt) estis germana teologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La superintendanto de Arnstadt estis la frato de la fama Johann August Ernesti. Post antaŭtrejnado ĉe la Gimnazio de Gotha li dediĉis sin al studoj de teologio en Wittenberg kaj Leipzig.
En 1730 li iĝis ĉefbibliotekisto de la biblioteko de princo Wilhelm von Schwarzburg. Poste li administris la paroĥon de Alkersleben kaj estis 9 jarojn inspektoro en Gehren. Li iĝis en la 1744-a jaro arkidiakono kaj en 1747 superintendanto. Paralele li docentis ĉe la gimnazio en Arnstadt pri religiaj sciencoj. Dum multaj jaroj li okupiĝis pri diversaj versioj de la hebrea teksto de la Malnova testamento. Krome li predikadis kaj skribis fakartikolojn pri tekstoj bibliaj.
Verkoj (elekto )
[redakti | redakti fonton]- Gründliche Vorbereitung, die Bücher N.T. nützlich zu lesen, aus dem Französischen des Lenfant übersetzt, 1730
- Epistola de lectionibus variantibus codicis Hebraei, 1731