Saltu al enhavo

Johann Heinrich May la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich May la Juna
(1688-1732)
"Bibliotheca Uffenbachiana manuscripta", verko eldonita en 1720.
"Bibliotheca Uffenbachiana manuscripta",
verko eldonita en 1720.
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1688
en Durlach, Sankta Romia Imperio
Morto 13-an de junio 1732
en Gießen, Sankta Romia Imperio
Alma mater Universitato de Gießen
Universitato de Altdorf
Universitato de Jena
vdr

Johannes Henricus Maius Fils estis germana orientalisto, hebreisto, filologo kaj universitata profesoro. Li estis filo de Johann Heinrich May la Maljuna kaj nevo de historiisto Johann Burchard May (1652-1726). Tiel kiel lia patro li studis en multajn universitatojn kie li akiris siajn konojn pri orientaj lingvoj kaj filologio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Johann Heinrich May la Pli Juna estis filo de Johann Heinrich May la Maljuna. Li studis ĉe la Universitato de Giessen ekde 1702 kaj akiris sian magistrecon pri filozofio tie en 1707. Li tiam studis la grekan, la araban, historion kaj teologion[1] ĉe la Universitato de Altdorf, vojaĝis al Vieno en 1708 kaj tiam daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Jena. Jam en 1708 li iris al Vieno por uzi la tiean bibliotekon. Li trovis subtenon de la gvidanto Johann Benedikt Gentilotti (1672-1725) el Engelsbrunn, estonta Episkopo de Trento, kaj amikan ricevon de la frato de sia patrino, la konsilisto Tobia Sebastian von Praun. En 1709 li estis nomumita profesoro pri greka kaj orienta filologio en Giessen.

Antaŭ ol enoficiĝi, li vojaĝis tra Danio. Ekde 1713 li subtenis Zacharias Konrad von Uffenbach (1683-1734) en la katalogado de lia biblioteko, kies unua katalogo aperis en 1720 . En 1716 May ankaŭ ricevis la katedron pri klasikaj studoj, kaj en 1720 li iĝis inspektoro de lernejoj en Supra Hesio kaj mortis fraŭla. Aldone al sia monkolekto, li lasis sian bibliotekon al la Akademio de Giessen en 1733.

"Bildo de Johann Heinrich May la Juna"
  • Graecae veritatis stylique apostici vindiciae
  • Versio & notae in R. Mosis filii Maimon tract.
  • De auspiciis anni civilis Ebraeorum. Gießen 1707
  • De juribus anni septimi & jubilaei. Frankfurt/Main 1708
  • Diss. de eunuchismo Orgienis Adamnatini. Gießen 1708
  • Dissertatio Philologica De Corona ivstitiae, 1712
  • De corona justitiae. Gießen 1712
  • De corona sapientiae. Gießen 1712
  • Observationes Sacre. 4. Teile Frankfurt/Main 1713
  • Dissertatio theologica de mysterio conversionis Judaicae gentis ante mundi finem adhuc certo sperantae, 1716
  • De Zabiis, ex antiquitate Orientali. Gießen 1716
  • Historia nativitatis Christi, observationibus quibusdam illustrata. Gießen 1717
  • Specimen linguae Punicae in hodierna Melitensium superstitis. Marburgo 1718
  • Notitia Imperii Adiabeni. Marburgo 1718
  • Bibliotheca Uffenbachiana manuscripta, 1720
  • Bibliotheca Uffenbachiana manuscripta, Zacharias Konrad von Uffenbach, 1720
  • Bibliothecae Uffenbachianae Tomus I. Halle 1720
  • Luciani tractatus de longaevis, nova versione & notis ornatus, 1724
  • Observationes Sacrae Ad Diversa Utriusque Testamenti Loca, August Buchner, Henri Estienne, 1726
  • Observationum sacrarum ad diversa utriusque Testamenti loca,1726

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Wilhelm Gesenius (1786-1842)
  • Hugo Grotius (1583-1645)
  • Gottlob Wilhelm Meyer (1768-1816)
  • August Tholuck (1799-1877)
  • Friedrich Bleek (1793-1859)
  • Adolf Kamphausen (1829-1909)
  • Christian Gottlieb Jöcher (1694-1758)
  • Georg Benedikt Winer (1789-1858)
  • Gottlieb Samuel Forbiger (1751-1828)
  • Johann Hartmann Senckenberg (1655-1730)
  • Heinrich Christian Senckenberg (1704-1768)
  • Andreas Kempffer (1658-1743)
  • Engelbert Kaempfer (1651-1716)
  • Zacharias Konrad von Uffenbach (1683-1734)
  • Johann Benedikt Gentilotti (1672-1725)
  • Burkhard Gotthelf Struve (1671-1738)
  • Johann Franz Buddeus (1667-1729)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]