Saltu al enhavo

Johann Heinrich May la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Henricus Maius
(1653-1719)
Bildo de Johannes Henricus Maius.
Bildo de Johannes Henricus Maius.
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1653
en Pforzheim, Sankta Romia Imperio
Morto 3-an de septembro 1719
en Gießen, Sankta Romia Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Lepsiko
Universitato de Gießen
Universitato de Strasburgo
Universitato de Helmstedt
Profesio
Alia nomo Symphonius • Symphtonius vd
Okupo historiisto
teologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Heinrich May estis germana evangelia teologo, orientalisto, hebreisto, filologo, historiisto, universitata profesoro pri la hebrea kaj pastro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la pastro Johann Georg May, kaj frato de Johann Burchard May (1652-1726) kaj, kiel sia frato, May ricevis sian unuan trejnadon en la domo de la patro. Li frekventis mezlernejon en Durlach kaj studis teologion ĉe la Universitato de Wittenberg en 1679.

Li tiam vojaĝis al Kopenhago kaj el tie li venis al Hamburgo por viziti Georg Elieser Edzard (1661-1737), kie li iĝis mentoro de liaj filoj. Dum tiu ĉi tempo li ankaŭ studis hebrean literaturon.

Li akiris la scion por instrui la hebrean lingvon private ĉe la Universitato de Lepsiko, Akademio de Wittenberg, Universitato de Helmstedt kaj Universitato de Strasburgo. Tio ebligis al li daŭrigi siajn studojn.

Li tiam iĝis kortega predikisto al la grafo Palatina de Veldenz Leopold Ludwig (1634-1694), poste predikisto kaj mezlerneja profesoro en Baden-Durlach. La 16-an de marto 1688 li iĝis profesoro pri la hebrea lingvo kaj lektoro pri teologio en la Universitato de Giessen.

Por fari tion, li akiris licencon pri teologio la 15-an de marto 1689, iĝis plena profesoro pri teologio la 1-an de julio 1690 kaj doktoriĝis pri teologio la 28-an de novembro 1690 . Asociite kun la posteno kiel teologia profesoro, li iĝis inspektoro, konsistorio-asistanto kaj respondeculo pri la stipendiuloj.

May, kiu estis lutera amiko de Philipp Jacob Spener, iĝis pioniro de la pietismo en Giessen kaj Hesse-Darmstadt. En 1709 li abdikis de sia profesoreco pri la hebrea. Lia filo Johann Heinrich May la Juna, de lia edziĝo kun Sabina Helena, filino de la juristo Michael Praun (1626-1696), ankaŭ atingis famon.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Artikolo verkita surbaze de la samnoma artikolo el la germana Vikipedio